La 3-an de februaro de la jaro 1957, ĉina ĵurnalo "Pekina Ĵurnalo" publikigis artikolon kun la titolo "nokto de lasta tago laŭ ĉina tradicia kalendaro en ordinara ĉina familio", la artikolo vivece priskribas la nokton de la lasta tago laŭ la ĉina tradicia kalendaro. La artikolo diras: nokte de la lasta tago de 1957, mi venis al hejmo de amiko, antaŭ ol eniri en domon, mi aŭdis ridsonojn de plenaĝuloj kaj geknaboj. 2 filinoj kaj nepoj de la mastrino maljunulino E revenis. Ankaŭ du filoj, unu bofilino kaj du nepoj revenis. La familio rekolektiĝis, kompreneble estis ĝojiga afero!
Mi demandis la maljunulinon E, kion ili manĝis en la festo, ŝi diris, "Ni aĉetis kelkan ĝinojn da viando, unu kokon, unu fiŝon, freŝajn legomojn kaj fabokazeon, tio estas sufiĉa por kelkaj tagoj."
Super la manĝtablo pendas du ruĝpaperaj lanternoj, la domo plenas de ruĝa koloro. Sur la manĝtablo troviĝas melonsemoj, arakidsemoj, mandarinoj kaj diversaj fruktosukeraĵoj.
La kuirejo estas malgranda, la bofilinoj preparas ĝiaŭzion.
Tiam la pliaĝa filo de la maljunulino E ekbabilis kun mi. Li kaj mi lernis en sama elementa lernejo antaŭ pli ol dek jaroj, ni nature parolis pri aferoj en nia infaneco. Tio kaŭzis atenton de la maljunulino E. Ŝi diris: "Antaŭ la liberigo de Ĉinio, por ke filoj lernu en lernejo, ni devis fari lombardon por mono."
Laŭ pekina kutimo, en la lasta tago laŭ la ĉina tradicia kalendaro, oni ne povas resti en hejmo de alia homo en longa tempo, tial mi diris adiaŭon. En strato, sonis krakfajraĵo.
1 2
|