• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-13 19:44:40    
Maniero de ĉinoj pri pasigo de Printempa Festo en 50-aj jaroj de lasta jarcento

cri

Karaj aŭskultantoj, la artikolo parolas pri la sceno, ke ĉinoj pasigis la tradician feston Printempan Feston en la 50-aj jaroj de la lasta jarcento, tiam Ĉinio ĵus estis liberigita. Ĉu vi atentis, ke laŭ la ĉina kutimo, en la lasta tago de unu jaro, oni devas manĝi ĝiaŭzion. Kio estas ĝiaŭzion, kaj kial ĉinoj devas manĝi ĝin?

En la dinastio Song, oni titolis ĉekon Jiaozi, la prononco de la manĝaĵo ĝaŭzio estas simila al la prononco de la ĉeko Jiaozi. Kaj la figuro estas simila al la figuro de iu mono Yuanbao en la ĉina antikvo, tial manĝo de ĝaŭzio signifas riĉiĝon. Kvankam la farĉo de ĝaŭzioj estas diferenca, ekzemple riĉuloj faris viandon kiel la farĉon kaj malriĉulo faris vegetaran farĉon, tamen la aspekto de ĝaŭzio estas sama. Tio montras egalecon. Do ĉu riĉula ĉu malriĉula manĝo de ĝaŭzio esprimas feston de novjaro. Ĝaŭzioj postulas esti boligataj sen bruo, sed ne vaporumataj, ĉar laŭ la ĉina lingvo, la prononco de vaporumo kaj bruo estas simila al la prononco de disputo, tial vaporumo kaj bruo de ĝaŭzioj estas ne bona. Ĉinoj titolas hakon de farĉo "paco en ĉiu jaro", volvon de farĉo "volvo de malbonaj aferoj", kiam la akvo por boligi ĝaŭziojn bolas, tio estas titolita "veno de feliĉaj aferoj", kaj kiam oni metas jam kuiritajn ĝaŭziojn en pladon, tio estas titolita "enprovizejo de mono Yuanbao". Ĉiuj homoj manĝas ĝaŭziojn en la sama tempo, kune ĝuas la feliĉon.


1 2