• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-14 17:34:10    
Ĉinio strikte limigos eniron de eksterkapitalaj programoj kun alta konsumo de energio kaj multa polucio

cri
Ĉinio strikte limigos eniron de eksterkapitalaj programoj kun alta konsumo de energio kaj multa polucio

La 14-an de februaro, laŭ informo de ĉina ĵurnalo "Renmin Ribao" de transmara eldono, laŭ ĉina reviziata listo de industrioj, investitaj de eksteraj komercistoj, Ĉinio pluapaŝe strikte limigos eniron de eksterkapitalaj programoj kun alta konsumo de energio kaj multa polucio.

Laŭ informo, la "gvida listo de industrioj, investitaj de eksteraj komercistoj", kune reviziata de la ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komitato kaj la ĉina Ministerio pri Komerco, estos oficiale publikigata en la unua duono de la kuranta jaro. Post 2004 Ĉinio refoje faras reguligon de la industrioj, investitaj de eksteraj komercistoj. Pri la revizio, koncerna oficisto de la ĉina Ministerio pri Komerco diris, ke la ĝenerala direkto ankoraŭ estas aktive stimuli enkondukon de ekstera kapitalo, sed oni pluapaŝe plibonigos industrian strukturon.

Pekino pluapaŝe plifortigos protekton al intelekta proprieto en ekspozicioj

La 14-an ĉi-monate oficiale stariĝis "Pekina Agado de Bluĉiela Ekspozicio en 2007". En la estonteco, la registaro de Pekino, organizantoj de gravaj internaciaj ekspozicioj, leĝo-servaj organizoj pri intelekta proprieto kaj aliaj flankoj kunlaboros kaj kune akcelos protekton al intelekta proprieto en ekspozicioj.

Krome, Pekino ellaboros protektajn rimedojn al intelekta proprieto en ekspozicioj en la dua duonjaro. Tio estos la unua loka leĝo pri protekto al intelekta proprieto en ekspozicia industrio.

1 2