• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-14 17:34:10    
Ĉinio strikte limigos eniron de eksterkapitalaj programoj kun alta konsumo de energio kaj multa polucio

cri

Ĉina Komerca Ministerio kune kun Hongkong esploris pluan malfermon

Antaŭ nelonge en Hongkong, la ĉina Komerca Ministerio kunvenis kun la Komerca, Industria kaj Teknologia Buroo de Hongkong-a Speciala Administra Regiono. Ili faris esploron kaj diskuton rilate al pluapaŝa malfermo de la serva komerco kaj faciligo de komerco kaj investado por starigi pli kompaktan ekonomian kaj komercan kunlaboron inter la landinterno kaj Hongkong.

Totala financa kapitalo de Ĉinio okupas preskaŭ 5% de la monda

Laŭ malkaŝo de aŭtoritatulo, la totala financa kapitalo de Ĉinio inkluzive de tiu de centra banko proksimiĝas al 60 000 miliardoj da juanoj de renminbi. La totala financa kapitalo de Ĉinio okupas 4% ĝis 5% de la totala financa kapitalo de la mondo.

Tion raportis "Ŝanhaja Valorpapera Ĵurnalo" en la 13-a ĉi-monate. La raporto diras ankaŭ, ke kapitala kvalito de ĉinaj financaj organizoj en 2006 multe altiĝis kompare kun tiu de la antaŭaj 5 jaroj. La proporcio de malbona kredito de ĉinaj komercaj bankoj reduktiĝis ĝis 7,09%.

Nombro de turismaj vidindejoj nove trovitaj en Qinghai-Tibeta Altebenaĵo atingis 700

La 12-an de februaro en Pekino, ĉina geologia enketa buroo deklaris, ke la nombro de turismaj vidindejoj nove trovitaj en Qinghai-Tibeta Altebenaĵo atingis pli ol 700.

Respondeculo de ĉina geologia enketa buroo diris en gazetara konferenco, ke turisma mapo kun proporcio de 1: 1 500 000 estis unuafoje prezentita.

Nuntempe la mapo estis liverita al Ŝtata Turisma Buroo.


1 2