• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-28 20:44:13    
Ĉinio klopodas por akceli socian harmonion

cri
Sekve de kontinue rapida evoluado de la ĉina ekonomio, enspeza nivelo de ĉinaj loĝantoj akiris relative rapidan leviĝon. Sed, samtempe kun rimarkinda altiĝo de ĝenerala enspezo, en Ĉinio ankaŭ tio aperis, ke grandiĝas distanco inter riĉeco kaj malriĉeco. En la lastaj jaroj, la problemo de distanco inter riĉeco kaj malriĉeco ĉiam estas alte atentata de ĉinaj diversaj rondoj, la ĉina registaro klopodas por solvi la problemon.

De la fino de 70-aj jaroj de la lasta jarcento, ĉina koeficiento Gini montranta distancon inter riĉeco kaj malriĉeco ĉiam montris la kreskan tendencon. Laŭ statistiko de Monda Banko, preskaŭ antaŭ 30 jaroj, la ĉina koeficiento Gini estis 0,16, sed en 2005 la koeficiento Gini jam proksimiĝis al 0,47 kaj superis kordonon de distanco inter riĉeco kaj malriĉeco, konatan de la internacia socio. Kaj la 30 jaroj ĝuste estas la tempo, ke la ĉina ekonomio rapide disvolviĝis. Tio montris, ke grandiĝis ĉina distanco inter riĉeo kaj malriĉeco en la granda fono, ke ekonomio rapide disvolviĝis kaj nacia vivnivelo rimarkinde pliboniĝis.

Laŭ kalkulo de Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, la enspeza distanco de preskaŭ 20% de loĝantaro kaj homoj kun plej malmulta enspezo jam atingis preskaŭ 18-oblojn. La ĉina registaro jam sufiĉe atentis la problemon kaj klopodas por solvi la problemon. Ĉar la grandiĝo de distanco inter riĉeco kaj malriĉeco estas ne nur la ekonomia problemo, sed ankaŭ la problemo pri socia justo, ĝi influis racian distribuon de sociaj riĉaĵoj kaj ekonomian kontinuigeblan evoluadon.

En Ĉinio, enspezo de kamparanoj malpliiĝis ol enspezo de urbaj kaj urbetaj loĝantoj, la problemo estas plej ĝenerala. Por redukti la distancon de enspezo, de 2004 la ĉina registaro etendas kovron de publika financo al kamparaj lokoj, helpas al kamparanoj aĉeti bonkvalitajn semojn kaj pli progresintajn agrikulturajn instrumentojn kaj helpas al ili pliigi enspezon. La rimedo jam akiris relative bonan efikon. Kamparano Zhou Ming en la ĉina sudokcidenta vilaĝo Zhaiping sciigis al raportisto, ke en la lastaj sinsekvaj jaroj, helpate de la registaro, enspezo de kamparanoj en la vilaĝo Zhaiping kreskis kaj vivnivelo altiĝis.

"Ni havas 2-muan fiŝan lageton, ĉiujare la enspezo atingis 5 mil juanojn; ni plantas 6-muan rizon kaj pli ol 7-mil-ĝinan milion, la enspezo povas atingi 5 mil juanojn; cetere, per bredado de 4 porkoj, mi povas akiri pli ol 3 mil juanojn. Nun, mia vivnivelo multe altiĝis."

En iuj lokoj, la skalo de enspeza kresko eĉ superis tiun de urbaj kaj urbetaj loĝantoj. Laŭ ĉina Ŝtata Statistika Buroo, en 2006 ĉina kamparana pokapa jara enspezo atingis 3 587 juanojn, pli multe je pli ol 10% ol tiu en 2005.

1 2