• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-28 20:44:13    
Ĉinio klopodas por akceli socian harmonion

cri

Cetere, en la kuranta jaro Ĉinio senigis lernantojn en kamparaj lokoj, kiuj troviĝas en la deviga eduka periodo, je aliaj kotizoj, krom tiu por lernolibroj, kaj en la estontaj 3 jaroj Ĉinio popularigos novtipan sistemon de kampara kunlabora kuracado. Ĉi tiuj rimedoj grandmezure reduktos ĉiutagan elspezon de kamparanoj kaj kamparanoj gajnos pli da bonaĵoj.

Krom la enspeza distanco inter kamparanoj kaj urbaj kaj urbetaj loĝantoj, la enspeza distanco inter ĉinaj urbaj kaj urbetaj loĝantoj estas neignorebla. En urboj, malfacila amaso estas precipe atentata de la ĉina registaro.

Maljunulo Yao Rugeng estas pli ol 60-jaraĝa en la kuranta jaro, li estas tre malfacila loĝanto en la ĉina nordorienta urbo Changchun. Li estas kripla, antaŭe laboris en fabriko, antaŭ kelkaj jaroj la fabriko ĉesigis produktadon, li perdis la laboron. Kiel li vivis en la lastaj jaroj? Sinjoro Yao Rugeng sciigis al raportisto, ke ĝuante ĉiumonatan minimuman vivgarantion de pli ol 200 juanoj, donatan de la loka registaro, li povas ĝui alian favoran trakton.

"Hejtada kosto de nia familio estas tute repagita, ĉiujare estas pli ol 1 600 juanoj, cetere en la flanko de domo, la registaro pagis plej multan parton de domlupago, monata domlupago estas pli ol 130 juanoj, mi propre pagis nur 30 juanojn. Lastatempe, mi ricevis kuracan karton, en la estonteco per la karto vizitante kuraciston, mi akiros favoron."

La ĉina registaro ankaŭ tre atentas per metodo de imposto reguligi enspezan distribuon. En la lasta jaro, Ĉinio altigis normon de individua laŭenspeza imposto kaj pluapaŝe fortigis kontroladon kaj administradon al homoj kun granda enspezo, la celo estas efike reguligi enspezan distribuon.

Ĉinio faris grandan klopodadon por redukti distancon inter riĉeco kaj malriĉeco, kaj akiris kelkan efikon, sed pro malekvilibro de ĉina ekonomia kaj socia evoluado, ankoraŭ ekzistas kelka distanco inter riĉeco kaj malriĉeco de kamparo kaj urboj, de regionoj kaj de diversaj fakoj. Pri tio, estro de ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komitato sinjoro Ma Kai esprimis, ke en la estonteco Ĉinio alprenos rimedojn por redukti la distancon inter riĉeco kaj malriĉeco kaj akcelos konstruadon de harmonia socio.

"En la estonteco, oni devas praktike bone fari reguligan laboron de enspeza distribuo, inkluzive de alpreno de iuj ekonomiaj kaj leĝaj rimedoj. Oni devas pluapaŝe perfektigi socian garantian sistemon, aktive helpi al urbaj kaj kamparaj malfacilaj homoj solvi problemojn de produktado kaj vivo."


1 2