De la Opia Milito en 1840, Ĉinio iom post iom fariĝis duonkolonia kaj duonfeǔda lando pro la agreso de okcidentaj landoj, kaj japanaj agresantoj 11-foje invadis Ĉinion. En Ĉinio, ili masakris popolon, perfortis virinojn, perforte rekviziciis homojn al laboro kaj konsolistinojn por japanaj armeanoj, arbitre okupis teron, praktikis koloniisman edukadon kaj restigis gaspafaĵon post kapitulaco. Krome, japana registaro migrigis milionon da japanoj en nordorientan Ĉinion.
La agreso de Japanio mortigis kaj vundis ĉ. 35 milionojn da ĉinoj kaj kaŭzis ekonomian damaĝon de ĉ. 600 miliardoj da usonaj dolaroj. Post kapitulaco de japanaj armeoj, ĉie vidiĝis ruinoj en Ĉinio. Sed la ĉina popolo ne reprezalie punis la japanojn restantajn en Ĉinio, sed helpis ilin reveni al Japanio tra ĉina havenurbo Huludao, Liaoning-provinco en nordorienta Ĉinio. De 1946 ĝis 1948, pli ol 1.05 milionoj da japanaj enmigrintoj revenis al Japanio. Tiam tre mankis al Ĉinio materialoj kaj ĉinoj ankoraǔ ne povis manĝi sate, sed ili dividis siajn manĝaĵojn kun japanoj. Multaj ĉinoj adoptis japanajn georfojn, kiuj perdis siajn gepatrojn aǔ disiĝis de siaj gepatroj en la milito, kaj vivtenis ilin ĝis plenkreskiĝo.
"Mia patrino estas malegoisma, kaj ŝia animo estas tiel vasta kiel maro. En la tempo de militado, vivteno de familio estis tre malfacila, sed mia patrino adoptis min kaj donis al mi la duan vivon. En la protektado kaj edukado de mia patrino, miaj gefratoj kaj mi bone vivas kaj mi estas tre ĝoja. …mia kara fratino, vi nepre aĉetu novan televidilon por nia patrino por ke ŝi havu feliĉan maljunecon…"
Tio estas fragmento el ordinara kaj neordinara letero. Ĝi estas ordinara, ĉar ĝi estas skribita de filino al sia patrino; ĝi estas neordinara, ĉar ĝi estas letero de orfino al ĉina adopta patrino.
"Ŝi ne mortigis homon, do ŝi ne devas morti!"
En iu tago de aǔtuno de 1945, en iu malnova domo ĉe la fervoja stacio de A'cheng, urbo de Heilongjiang-provinco en nordorienta Ĉinio, 22-jara Ma Fengqin estis preparanta manĝaĵojn por siaj du filoj. La manĝaĵo estis maldensega kaĉo. Ŝiaj du filoj, 3-jara kaj 1-jara, ploris pro malsato. Ŝia edzo Guo Yongsheng taglaboris en la fervoja stacio por vivteni la familion kaj la vivo estis tre malfacila.
Subite, Yan Gongyong, amiko de Guo Yongsheng, eniris ilian domon kunportante japanan knabineton en la sino. Ŝi estis forlasita de japanoj. Yan Gongyong prenis ŝin antaǔ unu monato. Li diris: "Mi volas doni tiun infanon al aliaj familioj. Sed aǔdinte ke ŝi parolis en la japana lingvo, neniu akceptis ŝin pro tio, ke ŝi estas posteuloj de japanaj diabloj. Mi estas viro kaj devas labori, kaj ne povas teni ŝin. Bonvolu preni ŝin, alie ŝi mortos!" Rigardante tiun vakskoloran kaj ostecan knabineton kun disŝirita vesto kaj siajn du filojn, Ma Fengqin ĵetis rigardon al sia edzo, kaj ili samtempe kapjesis. Ma Fengqin ĉirkaǔbrakis tiun knabineton kaj diris: "Eĉ se ŝiaj gepatroj krimis en Ĉinio kaj ne povas esti indulgitaj, la infano ne mortigis homon! Ŝi ne devas morti! Kaj mi ne povas lasi ŝin morti antaŭ miaj okuloj!"
Ma Fengqin kaj ŝia edzo nenion sciis pri tiu japana knabineto, ĉar ŝi parolis nur en la japana lingvo kaj nenion povis kompreni la ĉinan lingvon. Vidante ke ŝi estis pli alta ol lia unua filo Guo Jianmin, Guo Yongsheng diris: "Jianmin estas 3-jara, do ŝi estu 4-jara. Ni nomu ŝin Guo Xinhua."
Ma Fengqin malkudris sian veston kaj faris el ĝi "novan" veston por Guo Xinhua. Komence Guo Xinhua ĉiam ploris. Konsiderante, ke ŝi suferis de iu malsano, Ma Fengqin do pruntis monon kaj portis ŝin al kuracisto. Post resaniĝo, Guo Xinhua komencis lerni paroli. Kiam ŝi unuafoje vokis "panjon", Ma Fengqin larmis pro emociiĝo.
Kiam Guo Xinhua estis 7-jara, Ma Fengqin sendis ŝin al lernejo. Tiutage, kiam Guo Xinhua iris al lernejo en nova vesto kunportante novan librosakon, la najbaraj geknaboj tre enviis ŝin. Tie familioj eĉ pli riĉaj ol tiu de Guo Xinhua domaĝis pagi por edukado de knabinoj, sed la patrino de Guo sendis ŝin al lernejo malgraŭ la malfacileco de la vivo, tiel Guo Xinhua opiniis, ke ŝi havas plej bonan patrinon en la mondo.
Kiam Guo Xinhua lernis en elementa lernejo, ĵus fondiĝis la nova Ĉinio. Ma Fengqin plej timis ke Guo Xinhua estis ofendita. Pro la krimo de la japana armeo, oni montris koleron kontraŭ Guo Xinhua kaj nomis ŝin "japanidaĉo". Ĉiam kiam oni tiel nomis Guo Xinhua, Ma Fengqin elpaŝis kaj diris: "Se vi diros tion poste, ne plendu ke mi estas ne afabla. Ĉu kulpis la infano?" De tiam ne plu estis tia insulto.
"Kiu vizitu lernejon, tio estas afero de gepatroj, vi ne zorgu!"
Poste Ma Fengqin naskis 5 filinojn kaj la familio vivis tre malfacile. Guo Xinhua ne sciis ke ŝi estis adoptita de la patrino. Kiam oni diris, ke Guo Xinhua estis ido de japano, Guo ne kredis, ĉar ŝi sentis, ke ŝia patrino traktis ŝin pli bone ol ŝiajn gefratojn. Ŝi ĉiam helpis sian patrinon en mastrumado kaj prizorgo de gefratoj post lernohoroj. Iuvintre, karbo estis foruzita, kaj ŝiaj gepatroj ne havis monon por aĉeti, do Guo Xinhua kaj ŝia plijuna frato kolektis braĝon. Kiam ili revenis hejmen, iliaj manoj estis ŝvelaj pro fosto, kaj tio forte dolorigis la koron de Ma Fengqin.
Kiam Guo Jianmin diplomiĝis en elementa lernejo, Ma Fengqin diris al li: "Vi ne plu vizitu lernejon kaj nur via pliaĝa fratino vizitu, ĉar nia familio vivas malfacile." Jianmin konsentis kaj diris: "Panjo, mi ne iros. Mia pliaĝa fratino lernas pli bone ol mi, do ŝi vizitu lernejon. Mi helpos vin perlabori kaj vivteni gefratojn." Aǔdinte tion, Ma Fengqin ploris ĉirkaǔbrakumante sian filon. Tiam Guo Xinhua lernis en mezlernejo. Kiam ŝi sciis ke ŝia plijuna frato ne vizitos lernejon por cedi al ŝi la ŝancon, ŝi diris al sia patrino: "Panjo, mi ne iros viziti lernejon, mia plijuna frato iru! Jianmin estas la unua filo de nia familio, kaj li devas viziti lernejon. Mi estas knabino, kaj ne estas necese por mi viziti lernejon…" Ma Fengqin koleriĝis: "Kiu vizitu lernejon, tio estas afero de gepatroj, vi ne zorgu!" Guo Xinhua unuafoje vidis, ke ŝia patrino tiel forte koleriĝis.
Post diplomiĝo de mezlernejo, Guo Xinhua laboris en cementa fabriko. Poste ŝi edziniĝis al Ma Jun, laboristo de la sama cementa fabriko. Post geedziniĝo, Guo Xinhua preskaǔ ĉiutage iris al la patrino por helpi ŝin en mastrumado. Se ŝi havis monon, ŝi certe aĉetis novan veston por siaj plijunaj fratinoj.
Sed, "oni ne povas kaŝi fajron en papero". Guo Xinhua fine sciis ke ŝi estas japana orfo. En 1963 Guo Jianmin fariĝis soldato. En 1965, kiam oni decidis promocii Guo Jianmin kiel oficiron, pro liaj rimarkindaj kondutoj, oni faris politikan ekzamenon pri lia familio, kaj nur tiam oni malkaŝis ke liaj gepatroj adoptis japanan orfon. Tiu informo fine atingis la fabrikon kie Guo Xinhua laboris. Tiam Guo Xinhua trovis, ke ŝiaj kolegoj priparolis ŝin malantaǔ ŝi, kaj rigardis ŝin per stranga rigardo. Iutage unu el ŝiaj kolegoj diris al ŝi la veron. Guo Xinhua tuj kuris al la patrino. Enirinte la pordon, ŝi genue sin ĵetis antaǔ Ma Fengqin, ploregis kiel infano, kaj diris kun larmo: "Panjo, ĉion mi scias… Nun mi scias, kial Jianmin ne daǔrigis lernadon kaj nur mi sola vizitis lernejon, kial vi ne permesis min kolekti braĝon… Panjo, vi kreskigis min… vi estas mia vera patrino!" Ma Fengqin brakumis la filinon kaj larmo falis nereteneble. Ŝi diris: "Mia filino, mi faris tion kion mi devas fari. Ne tro konsideru tion kaj vivu ĝoje! Vi estas tiel bona filino kaj indas mian faron."
"Iru al Japanio, kie la vivo estas pli bona ol tie ĉi!"
En aprilo de 1985, Ma Fengqin informiĝis en ĵurnalo, ke la registaroj de Ĉinio kaj Japanio serĉas japanajn orfojn. Ŝi diris al Guo Xinhua: "Ĉu vi scias, ke la registaro serĉas japanajn orfojn? Iru al Japanio, tie la vivo estas pli bona ol tie ĉi. Mi scias ke vi ne volas, sed vi havas parencojn en Japanio! Ili forlasis vin, sed tiam ili ne havis alian solvon. Vi mem havas 4 infanojn kaj devas konsideri por ilia estonteco. Vi ne maltrankviliĝu pri mi, viaj gefratoj prizorgos min!"
Aǔdinte tion, Guo Xinhua torente larmis: "Panjo, mi ne revenos al Japanio. De mia infaneco, vi ĉiam prizorgis min. Vi estis ŝparema por mi, sed donis ĉion al mi. Panjo, vi ne elpelu min…"
Tiuvespere, Ma Fengqin longe larmis. Ŝi kreskigis Guo Xinhua kaj doloris pro foriro de Guoxinhua. Sed por la feliĉo de la tuta familio de sia filino kaj kunestado de ŝi kaj ŝiaj japanaj parencoj, Ma Fengqin nur povis reteni sian doloron. Ŝi petis siajn parencojn kaj amikojn de Guo Xinhua persvadi Guo Xinhua reveni al Japanio. Fine Guo Xinhua konsentis.
En marto de 1987, Guo Xinhua kaj ŝiaj familianoj iris al Tokio por enloĝiĝi. En la adiaǔa familia bankedo, Guo Xinhua prenis tason plenan de vino kaj diris al sia patrino: "Panjo, mi iros al Japanio kaj ne povos prizorgi vin, bonvolu pardoni min. Sed, mia koro ĉiam estos ĉe vi." Dirinte tion, Guo Xinhua eltrinkis la vinon. Poste ŝi tostis por siaj gefratoj: "Mi foriros baldaŭ. Vi ĉiuj bone prizorgu paĉjon kaj panjon. Mi dankas vin." Dirinte tion, Guo Xinhua eltrinkis per unu tiro la tason, en kiun falis ŝiaj larmgutoj. Tiam larmoj torentis sur la vizaĝo de ĉiuj familianoj.
1 2
|