• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-01 08:41:27    
60-jara amo inter ĉina patrino kaj japana filino

cri

Amo de filino nebarebla de longa distanco

En aǔtuno de 1987, apenaŭ la vivo de Guo Xinhua ekhavis bonan ordon, ŝi tuj invitis siajn gepatrojn gasti ĉe ŝi en Japanio. Vidinte unu la alian en flughaveno, la patrino kaj la filino ploris brakumante, sed fakte ili disiĝis antaŭ nur duonjaro. En Japanio Guo Xinhua vivis ne facile. Sed kiam Ma Fengqin venis, Guo Xinhua kaj ŝiaj familianoj akompanis ŝin laǔvice kaj detale prizorgis ŝin.

Renkontiĝo de Ma Fengqin kaj Guo Xinhua en Japanio

En la fino de 1988, Guo Xinhua sciis, ke la patro serioze malsaniĝis, kaj haste venis de Japanio al li. En la sekvantaj monatoj, Guo Xinhua flegis la patron en hospitalo. Sciante ke la filino estas japana orfo en la Dua Mondmilito kaj venis de Japanio speciale por prizorgi la patron, la malsanuloj en la sama ĉambro estis mirigitaj.

En printempo de 1994, la filino de Guo Xinlan, la tria plijuna fratino de Guo Xinhua, estis edziniĝonta. Edziniĝo estas grava afero, kaj laǔ la ĉina moro, oni devas sciigi ĉiujn parencojn kaj amikojn, kaj tiuj, kiuj ricevis la informon, devas fari donacojn al la novaj geedzoj. Guo Xinlan ne sciigis tiun aferon al Guo Xinhua, ĉar ŝi sciis ke ŝia fratino en Japanio ne estas riĉa. Sed unu tagon antaǔ la geedziĝa ceremonio Guo Xinhua aperis: ŝi aǔdis tion de sia alia fratino. "Edziniĝo de via filino estas granda afero, kial vi ne sciigis min?" Guo Xinhua plendis kontraŭ sia fratino, ĉar ŝi ĉiam opinias ke ŝi estas nemankigebla membro de la familio.

En la komenco de la kuranta jaro, Ma Fengqin refoje flugis al Tokio. Tio estas la 5-foja vizito al ŝia filino. Ŝi diris: "Mi jam estas 83-jara, kaj Xinhua 65-jara, sed ŝi prizorgas min kiel juna. Mi diris al ŝi, ke se ŝi prizorgos min tiel delikate, mi ne plu venos al ŝi. Sed ŝi diris, ke ŝi venos al mi se mi ne vizitos Tokion. Mi ne scias kiel fari!"

60 jaroj jam pasis, sed ilia amo neniom ŝanĝiĝis. La patrina amo ne konas landlimon kaj tempon, sama estas ankaŭ la filina amo.


1 2