• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-06 14:55:38    
Bakba Golfo fariĝis grava artiko de komerca kontaktiĝo inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj

cri
Ĉina Bakba Golfo dorse apogas sin al ĉina sudokcidenta regiono, vizaĝas al sudorientaziaj landoj, estas la grava mara artiko de ĉina sudokcidenta regiono kaj landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj. Hodiaŭ ni konigos koncernan staton ĉiflanke, bonvole aŭskultu!

Pakba Golfo sidas en la nordo de Suda Ĉina Maro, estas duonferma golfo, ĉirkaŭata de tero de Ĉinio kaj Vjetnamio kaj ĉina Hainan-insulo. En 2002, Ĉinio kaj dek landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj atingis interkonsenton pri establigo de liberkomerca zono de Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj, poste ĉina Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono en la nordo de Bakba Golfo planis "ĉirkaŭbakbogolfan ekonomian rondon", konsistantan el ĉinaj guangxi-a aŭtonoma regiono kaj provincoj Guangdong kaj Hainan kaj iuj provincoj de Vjetnamio. En la lasta jaro, partikomitata prezidanto de Guangxi sinjoro Liu Qibao elmetis koncepton de "panbakbogolfa ekonomia kunlaboro" kaj volas etendi antaŭan ĉirkaŭbakbogolfan ekonomian kunlaboran zonon al Malajzio, Singapuro, Indonezio, Filipinoj kaj Brunejo.

Laŭ ĉi tiu penso, la registaro de Guangxi decidis konstrui bakbogolfan ekonomian zonon en ĉemara regiono de Bakba Golfo, regata de la aŭtonoma regiono, kaj en Nanning, la ĉefurbo de Guangxi. Sinjoro Liu Qibao esprimis intervjuate, ke la konstruo de bakbogolfa ekonomia zono celas akceli ekonomian kunlaboron inter Guangxi kaj panpakbogolfaj landoj kadre de liberkomerca zono de Asocio de Sudorientaziaj Landoj. Li diris:

"Por rapidigi ĉiuflankajn malfermon kaj ekspluaton de pakbogolfa ekonomia zono (Guangxi), oni devas, laŭ la nuna stato, planti, aranĝi kaj akceli malfermon kaj ekspluaton de la zono en la granda fono de konstruo de liberkomerca zono de Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj."

Fangchenggang estas la plej granda havena urbo en la ekonomia zono, ĝi havas 21 dekmiltonelarajn ankrejojn, jara efektiva paŭziga kapablo superis 30 milionojn da tunoj, kaj estas grava haveno de kontaktiĝo inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj.

Sinjoro Xie Yi, vicĝenerala direktoro de grupo de havenaj aferoj de Fangchenggang, sciigis al raportisto, ke laŭ plano de ekonomia zono, la urbo Fangchenggan planas konstrui novan ankrejon kaj rapidigi evoluon de speciala ŝipkajo de konteneroj. En la unua duono de la kuranta jaro, la loka registaro kaj pli ol 50 mil loĝantoj translokiĝos el malnova kvartalo por havena konstruado kaj ĉemara industria zono. Li informis pri tio, ke post kelkaj jaroj la urbo Fangchenggang fariĝos regiona navigacia centro.

"En la fono de panbakbogolfa regiona ekonomia kunlaboro, altiĝis nia celo, ni konstruos la urbon Fangchenggang kiel bakbogolfan internacian navigacian centron."

1 2