• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-06 14:55:38    
Bakba Golfo fariĝis grava artiko de komerca kontaktiĝo inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj

cri

Krom navigacio, pro kreskado de vara komerco inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj, tervoja pasejo estas pli kaj pli okupata. En 2005, oficiale malfermiĝis strado de Nanning, la ĉefurbo de Guangxi, al haveno Youyiguan ĉe la landlimo de Ĉinio inter Vjetnamio. En la lastaj du jaroj, per la vojo ĉinaj pezaj mekanikaĵoj kaj elektraj produktoj senĉese estis vendataj al Vjetnamio kaj diversaj sudorentaziaj landoj, ankaŭ agrikulturaj produktoj de Vjetnamio, Tajlando kaj aliaj landoj estis transportataj al Ĉinio.

Laŭ konigo, por pli grandigi oportunon de la procezo, la haveno Youyiguan finkonstruis novan domegon de ekzameno de eksport-importaj komercaĵoj, internacian loĝistikan ĝardenon kaj sistemon de elektrona haveno.

Estro de komerca halo de Guangxi sinjoro Li Wenjie diris, ke sekve de malfermo de tera landlima vojo kaj perfektigo de ĉemaraj havenaj instalaĵoj, ekonomia kunlaboro inter Guangxi kaj landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj havos pli grandan spacon. Li diris, ke Guangxi alprenas serion da rimedoj por plibonigi investan medion kaj realigi oportunigon de duflankaj investo kaj komerco.

"En la flanko de oportunigo de komerco kaj investo, ni alprenas esencajn rimedojn, ekzemple, ni plibonigas investan medion, fortigas enhavan konstruon, plibonigas enhavan administron, fortigas kunlaboron kun Asocio de Sudorientaziaj Landoj en la flankoj de ekzameno kaj kvaranteno kaj akcelas oportunan cirkulon de komercistoj."

Li Wenjie diris, ke Guangxi fortigos konstruon de bazaj instalaĵoj, pluapaŝe simpligos sankcian kaj ekzamenan procedon, altigos travideblecon de komerca politiko, vaste uzos progresintajn teknikojn kaj klopodos por plibonigi komercan kaj investan medion de Guangxi. Li konvinkiĝas, ke la plenumo de la rimedoj por oportunigo de komerco kaj investo pluapaŝe altigos gravecon de bakbogolfa ekonomia zono en ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj.


1 2