• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-08 14:45:19    
Konstruo de bakbogolfa ekonomia zono profundigis kunlaboron inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj

cri
Qinzhou estas nova marborda urbo ĉe Bakba Golfo, sidas en la marzona mezo de Guangxi, estas unu el la plej oportunaj vojoj al maro en la sudokcidenta regiono kaj havas apartan superecon en kunlaboro inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj. Por ke Qinzhou estu transporto-ŝanĝa artiko de eksport-importaj varoj de Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj, la loka registaro forte akcelas modernan loĝistikon. Farante intervjuon en ĵus finkonstruita ŝipkajo, raportisto vidis, ke oni ŝarĝas kaj malŝarĝas mineralajn produktojn, transportitajn el Vjetnamio kaj aliaj landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj. Loka oficisto de Qinzhou sinjoro Wang Delun diris:

"La nigraj estas manganaj mineraloj, troviĝas ankaŭ ferercoj, ili tute estas importitaj, ĉi tiu loko povas fariĝi ĉina grava prilabora bazo de importitaj mineraloj. Laŭ entreprenoj, Qinzhou ligas merkatojn de materialoj kaj vendo, iuj enlandaj entreprenoj pri kupra minejo kaj metalurgio faros investon en Qinzhou, la grava kialo estas la skalo."

Wang Delun diris, ke sekve de kreskado de enlanda minerala bezono, ĉiujare diversaj mineralaj produktoj, importitaj de Qinzhou senĉese pliiĝas, jara ŝarĝ-malŝarĝa kvanto jam estas tro granda por la nunaj ŝipkajoj. Nun 2 dekmil-tonelaraj ŝipkajoj estas konstruataj, kaj 5 50-mil-tonelaraj ŝipkajoj de konteneroj estos ekkonstruitaj.

La urbo Fangchenggang, najbara al Vjetnamio, estas unu el gravaj landlimkomercaj urboj de Ĉinio kaj Vjetnamio. La raportisto vidis, ke en ŝipkajo de reciproka-merkata komerco de ĉinaj kaj vjetnamaj landlimaj popolanoj ŝipoj kun varoj cirkulas. Sinjoro Zeng Lizhao, estro de administra buroo de landlima komerco de la urbo Dongxing, regata de Fangchenggang, sciigis al la raportisto:

"Vjetnamaj ŝipoj alportas agrikulturajn kaj kromajn produktojn, dum ĉinaj forportas al Vjetnamio niajn industriajn produktojn."

1 2