• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-08 14:45:19    
Konstruo de bakbogolfa ekonomia zono profundigis kunlaboron inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj

cri

Zeng Lizhao diris, ke ĉiutage la nombro de homoj de Ĉinio kaj Vjetnamio, kiuj laboras pri landlima komerco, preskaŭ estas 3 mil, la kvanto de eksport-importaj varoj estas de 150 tunoj ĝis 200 tunoj. Sekve de kresko de loĝistiko kaj homocirkulo, ŝarĝkapablo de landlima ponto de Ĉinio inter Vjetnamio jam ne povas kontentigi postulon, nun Ĉinio kaj Vjetnamio faras interkonsiliĝon pri konstruo de nova ponto kaj kreo de pli grandskala komerca zono de reciproka merkato.

En la lasta jaro, Guangxi ekestablis bakbogolfa ekonomian zonon, la zono inkluzivas la urbojn Nanning, Beihai, Qinzhou kaj Fangchenggang, poste ankaŭ enlistigis trafikon kaj loĝistikon de la urboj Yulin kaj Chongzuo. Por fortigi kontaktiĝon kaj kunlaboron kun landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj, en la lasta jaro, Guangxi ankaŭ elmetis la imagon pri akcelo de panbakbogolfa ekonomia kunlaboro kaj plivastigis kunlaborajn celojn al Malajzio, Singapuro, Indonezio, Filipinoj kaj Brunejo.

Vicprezidanto de Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono sinjoro Chen Wu diris, ke establigo de panbakbogolfa ekonomia kunlabora zono utilos al vastigo de enhavo de kunlaboro inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj kaj kreos pli da ekonomiaj kreskaj punktoj. Li diris:

"Ĉi tia nova situacio utilas al ĉiuflanka riĉigo kaj profundigo de enhavo de kunlaboro inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj, utilas al rapidigo de konstruo de liberkomerca zono de Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj, Ĉinio kaj la asocio tute povas profiti de la situacio kaj la situacio enkorpigis komunajn deziron kaj postulon de landoj de la asocio."

Chen Wu diris, ke por akceli bakbogolfan ekonomian kunlaboron, oni ĉefe per fortigo de havena loĝitiska kunlaboro kaj industria kunigo kaj labordivido, akcelos reciprokajn komercon kaj investon, formos amason da trajtaj industrioj kaj havenoj, depende de fervojo kaj ŝoseo establos ekonomian "koridoron" de Nanning al Singapuro. Ĉinio havas teknikan superecon en agrikulturo, paŝtado kaj fiŝado por panbakbogolfaj landoj, la kunlabora potenciala forto estas granda. Indonezio, Brunejo, Vjetnamio kaj Filipinoj posedas riĉajn mineralajn riĉfontojn, tial ili povas adapti ĉinan postulon de energio.

Nun, Guangxi planas konstrui 3 stradojn. En la estontaj 3 ĝis 5 jaroj, la ĉina Ministerio pri Fervojo reformos fervojojn en Guangxi kaj ligos ilin kun fervojaj linioj de landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj.

Sekve de pluapaŝaj malfermo kaj ekspluato de la bakbogolfa ekonomia zono, la forta ekonomia kaj komerca kresko de Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj daŭros, kunlabora kaj interflua vojo estos pli vasta.


1 2