• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-14 18:38:41    
Ĉina po-unita produktkvanto de grenoj ankoraŭ levebras je 10%

cri
Ĉina po-unita produktkvanto de grenoj ankoraŭ levebras je 10%

La 13-an de marto en Pekino, s-ro Chen Zhangliang, rektoro de la ĉina Agronomia Universitato, diris, ke por la ĉina grena produktado ankoraŭ ekzistas spaco de pliproduktado, kaj troviĝas ebleco por plialtigi la po-unitan produktkvanton.

S-ro Chen Zhangliang diris, ke la ĉina po-unita produktkvanto de grenoj ankoraŭ ne atingis la pinton. Scienca kultivado, subvencio por agrikulturaj instrumentoj kaj grena kultivado kaj scienc-teknika progreso helpas al leviĝo de la po-unita produktkvanto de grenoj.

Laŭ informo, en la jaro 2006. la ĉina grena produktkvanto superis 490 miliardojn da kilogramoj kaj realigis pliproduktiĝon en sinsekvaj tri jaroj.

Ĉina trejno de kreo de entrerpenoj kovras 300 urbojn

De la disvolvo de trejno titolita "plano por malgrandaj entreprenistoj" en 2003, la trejno jam kovras 300 urbojn kaj 1,8 milionoj da homoj profitas de ĝi. Post senpaga trejno, multaj senlaboruloj, junaj lernantoj kaj kamparaj superfluaj laborfortoj sinsekve sukcesis krei entreprenojn.

La 13-an de marto, raportistoj sciis tion el la ĉina Ministerio pri Laboro kaj Socia Garantio.

Respondeculo de la ministerio diris, ke sendependa kreo de entreprenoj jam fariĝis vivtena elekto de ĉinaj multaj laborantoj, sed manko de kapablo kaj sperto estas katena faktoro, trejno celas solvi la problemon.

En lasta jaro, grandmezure pliiĝis nombro de petoj kaj rajtigoj de ĉinaj inventaj patentoj

En la lasta jaro, grandmezure pliiĝis nombro de petoj kaj rajtigoj de ĉinaj inventaj patentoj, oni traktis 573 mil kazojn de patenta peto, pli multe je 20% ol en 2005, kaj donis patentan rajton al 268 mil kazoj, pli multe je 25% ol en 2005.

1 2