• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-14 18:38:41    
Ĉina po-unita produktkvanto de grenoj ankoraŭ levebras je 10%

cri

Ĉinio alprenos pli fortajn rimedojn por solvi en-okupigan problemon

La 13-an de marto en Pekino, s-ro Tian Chengping, ministro de la ĉina Ministerio pri Laboro kaj Socia Garantio, diris, ke nuntempe ankoraŭ severas la en-okupiga situacio de Ĉinio, kaj en la estonteco Ĉinio alprenos ankoraŭ pli fortajn rimedojn por solvi tiun problemon,

Tiujn vortojn diris s-ro Tian Chengping en gazetara konferenco okazigita de la regula jara sesio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso.

Li diris, ke en la pasinta jaro, la nombro de novaj en-okupigitoj en ĉinaj urboj kaj urbetoj superis 11 milionojn, kaj tiu nombro rekordis historie. Sed ankoraŭ severas la en-okupiga situacio en la sekvantaj kelkaj jaroj.

En antaŭaj du monatoj ĉi-jare, komercado inter Ĉinio kaj ĉefaj partneroj evoluis rapide

Laŭ la plej nova statistiko, publikigia de Ĉina Ĝenerala Dogano de la 12-a de marto, ekde la jaro 2007, la duflanka komercado inter Ĉinio kaj ĝiaj ĉefaj partneroj evoluas rapide. La multiĝo de la duflanka komercado kun la antaŭaj 4 komercaj partneroj Eŭropa Unio, Usono, Japanio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj superas 20%.

Ĉinio aktive akcelas ekspluaton kaj utiligon de regenerebla energio

La 12-an ĉi-monate, laŭ Wei Chao'an, ĉina vicministro pri agrikulturo, Ĉinio aktive akcelos ekspluaton kaj utiligon de regenerebla enerigo por plibonigi kamparan ekologian medion.

Li esprimis en internacia simpozio titolita "Nova Kamparo kaj Regenerebla Energio" okazigita en Pekino, ke la ĉina registaro alte atentas ekspluaton kaj utiligon de regenerebla energio kaj aktive disvolvas puran energion en kamparo. En la pasinta jaro, la centra registaro asignis 2, 5 miliardojn da juanoj por popularigi metanan konstruadon en kamparo. Inter ili, 50% de la kapitalo estis uzata en la meza kaj okcidenta regionoj.


1 2