• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-14 18:48:16    
Granda translokigo akcelis evoluadon

cri

                                       

En la lastaj jaroj plenumado de translokigo de kamparaj superfluaj laborfortoj jam fariĝis grava vojo por konstrui modernan agrikulturon kaj realigi pliigon de kamparana enspezo, kaj altigo de kvalito de kamparanoj, kiuj laboras en urboj, fariĝis unu el varmaj temoj dum sesioj de la Ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

Kiel grava agrikultura provinco en la ĉina okcidenta regiono, la provinco Shaan'xi samtempe estas la grava granda provinco de livero de laboraj fortoj. Laŭ konigo, ĉiujare la provinco Shaan'xi liveras 5 milionojn da laboruloj, triono de meznombra enspezo de lokaj kamparanoj venas el enspezo de homoj, kiuj laboras en urboj. Sed nur antaŭ 4 jaroj, la cifero ne atingis 10%. Reprezentanto de la 10-a Ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj vicestro de la provinco Shaan'xi sinjoro Wu Dengchang konigis spertojn de la provinco Shaan'xi.

"Nia provinco fortigis trejnon al laboraj fortoj, organizatan ĉefe de la registaro. Nun la trejna kosto estas pagita de la registaro. Cetere, ni fortigis profesian edukon kaj trejnon, en ĉiuj gubernioj ekzistas profesiaj teknikaj lernejoj, kaj la registaro donis favoran politikon al amaso da privataj teknikaj trejnaj lernejoj."

Efektive, en la lastaj jaroj ĉinaj agrikulturaj, laboraj, scienc-teknikaj kaj aliaj ministerioj kaj departementoj sinsekve funkciigis "sunan programon", "rosan planon", "fajreran trejnan programon" kaj aliajn kapabligajn trejnajn programojn, tio celas liveri senpagan trejnon al kamparaj laboraj fortoj en ĉefaj grenoproduktejoj, ĉefaj liverregionoj de laboraj fortoj kaj malriĉaj lokoj.

Cetere, "suna programo" kaj "rosa plano" ankaŭ alprenis la modelon de "mendila trejno", trejnaj establaĵoj per mendilo faris varbon al kamparanoj kaj skale sendis trejnitajn kamparanojn al entreprenoj kaj solvis la malfacilon de kamparanoj pri serĉado de laboro. Estro de tutlanda trejna lernejo de malriĉaj kamparanoj sinjoro Zhao Fengxiang konigis:

"Nia lernejo liveras laboran ŝancon al trejnitaj kamparanoj. Ni ankaŭ por ili elektis entreprenojn kun bona investa efiko kaj asekuro. Entreprenoj volas akcepti trejnitajn kamparanojn."

Ĝis la fino de 2006, la "suna programo" trejnis 8,3 milionojn da kamparanoj kaj 7,2 milionoj da kamparanoj realigis translokigan enoficiĝon. En la lastaj 3 jaroj, la programo senĉese ŝanĝis koncepton kaj vivon de kamparanoj, eĉ ŝanĝis ilian sorton.

1 2