• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-14 18:48:16    
Granda translokigo akcelis evoluadon

cri

Shi Dianzhao, kamparano el la ĉina provinco Henan, laboras en Pekino de dek jaroj. Kiam li ĵus venis al Pekino, pro senkapableco, li povis nur sporade fari pezan fizikan laboron. Antaŭ 3 jaroj, li partoprenis en trejno de la "suna programo" kaj lernis starigi skafaldon. Post unu jaro, li kaj aliaj pli ol dek samlokanoj estis rekomenditaj al 4-a konstrua korporacio sub ĉina konstrua grupo. Li gaje sciigis al raportisto:

"Antaŭe, mi akiris nur centojn da juanoj en unu monato, antaŭ 3 jaroj mi kaj miaj samlokanoj partoprenis en 'suna programo' kaj ekposedis iun kapablon. Nun unumonate mi povas akiri mil 6 cent juanojn. Se mi laboros bone, la salajro ankoraŭ pliiĝos. En la kuranta jaro, mia salajro jam pliiĝis 2-foje."

En la lastaj jaroj, pli kaj pli da kamparanoj, kiuj laboras en urboj, sin riĉigis, ankaŭ ilia koncepto ŝanĝiĝis. Tial, reveninte hejmen kamparanoj fariĝas grava forto de konstruado de loka ekonomio. Ye Qing, reprezentanto de Ĉina Tutlanda Popola Kongreso el la ĉina provinco Hubei, diris:

"Ni tre gaje vidis, ke iuj kamparanoj, laborintaj en lokoj ĉe maro, havas novan pensfadenon kaj novan teknikon, poste revenis kaj kreis entreprenojn, ili gvidas lokanojn por riĉiĝo. Ni nomas ilin revenintaj entreprenoj kaj reveninta programo. Por riĉiĝo la kamparo dependas de ĉi tiuj kapabluloj."

Nun, en iuj grandaj laborul-liveraj provincoj, kiel Anhui, Jiangsu, Henan, Sichuan, Jiangxi, Shandong kaj Hubei, kreo de entreprenoj, fare de kamparanoj, kiuj laboris en urboj, jam fariĝis tendenco, aperis "reveninta ekonomio". Efiko de trejno al kamparaj superfluaj laboraj fortoj laŭgrade aperas, samtempe en la Ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj Tutlanda Komitato de la ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, reprezentantoj de Ĉina Tutlanda Popola Kongreso elmetis proponojn pri trejno.

Reprezentanto sinjoro Wang Yuancheng antaŭe estis kamparano laboranta en urboj, li diris, ke trejno de teknika kapablo devas esti realigata.

"La 'suna programo" estas tre bona rimedo por kapabligi kaj lertigi kamparanojn laborontajn en urboj. Akcelante ĉi tiujn trejnajn programojn, la registaro devas garantii trejnan efikon, konstrui taksan kaj kontrolan sistemon kaj vere uzi kapitalon por kamparanoj."

Reprezentanto sinjoro Xu Jinglong diris:

"Plenumante la sunan programon, la ŝtato devas forte disvolvi meznivelajn profesiajn edukajn lernejojn kaj fari trejnon al kamparaj junuloj."


1 2