• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-15 19:16:18    
Zhongguancun-a internacia kovada ĝardeno

cri
Karaj aŭskultantoj, en la centro de pekina Zhongguancun-a Scienc-teknika Zono, bazo de informadika industrio Shangdi sidas zhongguancun-a internacia kovada ĝardeno. Ĝi estas speciala kovilo por homoj, kiuj lernis en aliaj landoj kaj poste revenis al Ĉinio, kaj liveras ĉiuprocezan kaj ĉiudimensian servadon al ili. Hodiaŭ ni konigos al vi la internacian kovadan ĝardenon, bonvole aŭskultu!

Pekina Zhongguancun-a Internacia Kovila Limigita Korporacio, kun la mallongigita nomo zhongguancun-a internacia kovada ĝardeno, fondiĝis en decembro de 2000. En la pastintaj 6 jaroj, per la funkcia modelo "kovado kaj investado" kaj koncepto de kreo kune kun entreprenoj, la internacia kovada ĝardeno ordigis diversflankajn riĉfontojn, forte altiris homojn, kiuj revenis por kreo de entrepreno, al ili liveris tutprocezan kovadan servadon konforman al internacia kutimo kaj estas nomata "unua loko, elektata de homoj, kiuj lernis en aliaj landoj, por kreo de entreprenoj".

Kial oni fondis la internacian kovilon? Sinjoro Wang Xinde, vicĝenerala direktoro de Zhongguancun-a Internacia Kovila Limigita Korporacio, diris:

"Tio fontas en la koncepto, elmetita de ĉina gvidanto Deng Xiaoping en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, pri iro al aliaj landoj por lerni progresintajn spertojn de okcidentaj landoj kaj poste konstrui la patrolandon. Ĝuste vidinte la disvolvan tendencon kaj koninte, ke necesas platformo kiel kovilo de centro pri kreo de entreprenoj por liveri servadon al homoj, kiuj lernas en aliaj landoj kaj poste revenas, 5 grandaj ŝtataj entreprenoj kun supereco de investo, monkolekto kaj transformado de scienc-teknikaj fruktoj kaj 3 aŭtoritataj servaj establaĵoj organizis la korporacion."

1 2