• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-15 19:16:18    
Zhongguancun-a internacia kovada ĝardeno

cri

En la lastaj 6 jaroj de la fondiĝo de la internacia kovada ĝardeno, 610 homoj, kiuj lernis en aliaj landoj kaj poste revenis, venis al la ĝardeno kaj komencis sian kreon de entreprenoj, la entreprenoj, kreitaj de ili, rilatas al novaj materialoj, novaj energioj, alt-scienc-teknika agrikulturo, konsulto, trejno, agentado de patento, softvara ekspluato kaj multaj kampoj.

Sinjoro Wang Xinde ankaŭ konigis la ĉefan procezon de servado. Li diris:

"En la unua periodo de kreo de entreprenoj, ni kaj peraj servaj establaĵoj liveras servadon de industria kaj komerca registro, imposta registro, imposta agento kaj leĝa konsulto. En la dua periodo, entreprenoj bezonas multflankan subtenon, inkluzive de politika kaj kapitala subteno el la registaro kaj koncernaj administraj fakoj. Niaj koncernaj administraj fakoj kune kun entreprenoj povas ĝustatempe konigi programojn al investaj establaĵoj. En la lastaj 6 jaroj, ni monkolektis 550 milionojn da juanoj al entreprenoj de homoj, kiuj lernis en aliaj landoj kaj poste revenis."

En la lastaj 6 jaroj, la zhongguancun-a internacia kovada ĝardeno liveris subtenan kapitalon je 13,25 miilionoj da juanoj al entreprenoj en la ĝardeno, helpis peti registaran specialan monhelpon je 18,59 milionoj da juanoj. Nun en la ĝardeno, entreprenoj posedas 110 patentojn, inkluzive de 90 inventaj. Entreprenistoj de iuj ĉefaj entreprenoj de la ĝardeno konigis helpon el la ĝardeno.

"Efektive, la premo estas granda, kiam ni esploras kaj ekspluatas produktojn, ankaŭ perspektivo estas vasta, sed mono elĉerpiĝos, tiam estas urĝe serĉi kapitalon."

"Kiam ni esti fondantaj korporacion, la ĝardeno faris sin unu el la iniciataj akciuloj, poste ĝi senĉese pliigis investon, pro tio ni povas disvolviĝi."


1 2