En la lastaj jaroj, Ĉinio komencis establi sistemon de kampara minimuma vivgarantio en iuj provincoj kaj regionoj, helpas al kamparanoj solvi vivtenon. De la kuranta jaro, Ĉinio plenumos la sistemon de minimuma vivgarantio en la kamparo. Kion tio ĝisfunde alportos al ĉinaj kamparanoj?
48-jaraĝa Wang Dianying estas unu el ĝuantoj de la sistemo de ĉina kampara minimuma vivgarantio. Ŝi estas vilaĝanino de la vilaĝo Xiabaocun en Benxi, la urbo de la ĉina provinco Liaoning. Ŝia edzo malsaniĝis kaj fundamente perdis laboran kapablon, ŝiaj du infanoj vizitas lernejon, tial la vivo estas malfacila. Informite la staton, la loka registaro metis la familion de Wang Dianying en la minimuman vivgarantion, ĉiumonate donas helpon je 90 juanoj al la familio, tio grande reduktis vivmalfacilon de la familio de Wang Dianying.
"Antaŭe, al ni estis tre malfacile, ni ne havis monon eĉ por aĉeti oleon, salon, sojon kaj vinagron. La minimuma vivgarantia mono savis nian familion. Per la mono, mi aĉetis kuracilon al mia edzo, alie, li mortus."
Laŭ konigo, en la gubernio Benxi de la urbo Benxi, ankoraŭ pli ol 3 mil familioj ĝuas la kamparan minimuman vivgarantion.
En 2004, la provinco Liaoning faris enketon pri kamparana vivstato kaj establis sistemon de minimuma vivgarantio por kamparaj loĝantoj. Ĝis la fino de junio de la lasta jaro en la provinco, la nombro de familioj ĝuantaj kamparan minimuman vivgarantion superis 380 mil, preskaŭ okupas 3% de la tutprovinca agrikultura loĝantaro.
Kiel la provinco Liaoning, ankaŭ ĉina mezorienta provinco Jiangxi estas la provpunkta provinco de la sistemo de kampara minimuma vivgarantio. La urbo Nankang estas unu el urboj, kiuj la unuaj realigis la sistemon, lokaj koncernaj fakoj vizitis ĉiujn familiojn, eksciis ĉiutagan vivon de malriĉaj kamparanoj, kalkulis enspezon de iliaj familioj kaj preventis kameran funkciadon. Samtempe, nunaj ĉinaj kamparaj malriĉuloj konsistas ĉefe el homoj, kiuj ne havas normalan laboran kapablon kaj bazan vivkondiĉon, pro tio estas malfacile difini celojn de minimuma vivgarantio, tial la maniero de vizito al ĉiuj familioj povas meti pli da malriĉuloj en la celojn de minimuma vivgarantio.
35-jaraĝa He Donghua estas vilaĝano de Huashan-vilaĝo en la urbo Nankang. En sia infaneco, li malsaniĝis, pro tio muskoloj de iliaj du manoj ŝrumpis, kaj li kripliĝis, lia vivo estas tre malfacila.
"Ni geedzoj ne povas labori ekstere, ĉar mi bezonas flegadon."
1 2
|