• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-11 19:05:05    
Yan'an forte disvolvas turismon por akceli lokan ekonomion

cri
La urbo Yan'an sidas en la nordo de la ĉina provinco Shaan'xi. Ĝi estas monde fama, ĉar ĝuste tie ĉina granda gvidanto Mao Zedong kaj aliaj gvidantoj loĝis kaj batalis en la epoko de revolucia milito, ĝuste tie formiĝis ideologio de Mao Zedong kaj gvidate de ĝi, la ĉina popolo akiris sukceson de Kontraŭjapana Rezistmilito kaj Liberiga Milito. Ĝuste pro tio, Yan'an estas la sankta loko de ĉina revolucio. Kaj la historio kreis multajn turismajn riĉfontojn. Hodiaŭ Yan'an aktive utiligas la riĉfontojn de turismo kaj forte disvolvas turismon por akceli lokan regionon. Nun ni gvidos vin eniri en la sanktan lokon Yan'an.

En pli ol 5 800 kulturaj ruinoj, la nombro de revoluciaj ruinoj superis 350. Sinjoro Bai Huaijun, vicestro de yan'an-a turisma buroo, konigis:

"Niaj turismaj riĉfontoj estas tre abundaj en la flanko de ruĝa turismo. Ekzemple, la malnovaj loĝejoj de Mao Zedong, Zhou Enlai, Zhu De kaj aliaj ĉinaj grandaj estroj, la malnova sidejo de la 7-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Kaj nia celo ĝuste estas, ke Yan'an fariĝu la primare elektita loko pri ruĝa turismo."

Sinjoro Bai Huaijun konigis ankaŭ, ke krom la riĉfontoj pri rezolucio, Yan'an posedas multajn kulturajn kaj historiajn ruinojn. En la primitiva socio, ĉi tie ĉina granda heroo Xuanyuan Huangdi establis la unuan ŝtaton de triba federacio en la historio, la tombo de Xuanyuan Huangdi estis aranĝita ĉi tie. Cetere, akvofalo de Flava Rivero en Hukou estas rimarkinda. Samtempe, Yan'an posedas riĉajn popolartojn, ekzemple popolkanton, paperttranĉan arton, talitamburinon en la loko Ansai kaj brustotamburinon en loko Yichuan. La diversaj turismaj riĉfontoj donis al la urbo Yan'an grandan evoluan spacon. De la lastaj jaroj, Yan'an forte disvolvas turismon. Sinjoro Bai Huaijun, vicestro de yan'an-a turisma buroo, diris:

"Por disvolvi turismon, Yan'an faris multan investon por bazaj instalaĵoj. Trafike, en la pasinteco, ĉiusemajne flugis unu aviadilo de Yan'an al Pekino, sed nun ĉiutage; kaj same en ĉiu tago 2 kursoj iras kaj reiras inter Yan'an kaj Xi'an. Kaj fervoje, nun troviĝas ekspreso de Pekino al Yan'an, de Xi'an al Yan'an. En la lasta jaro, Yan'an investis 350 milionojn da juanoj por rekonstrui fervojan stacion. En la kuranta jaro, Yan'an posedos ekspreson de Yan'an al Ŝanhajo. En 2006, Ĉinio sankciis flugajn liniojn de Yan'an al Chongqing, Kantono, Wuhan kaj Ŝanhajo. Strado de Yan'an al Xi'an jam funkcias, nun la trafiko de Yan'an estas oportuna. Cetere, ni senĉese kreis multajn turismajn liniojn kaj trejnis laborantojn de la turisma fako."

1 2