• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-11 19:05:05    
Yan'an forte disvolvas turismon por akceli lokan ekonomion

cri

En la lasta jaro, Yan'an akceptis ĉinajn kaj fremdlandajn turistojn je 5,65 milionoj da homfojoj kaj la turisma enspezo superis 2,6 miliardojn da juanoj. La evoluado de turismo faris kontribuon al ekonomio de Yan'an. Sinjoro Bai Huaijun konigis:

"Turismo akcelis evoluadon de ekonomio de Yan'an. Nun la kontribua proporcio de turismo al la tuturba ekonomio superis 8%. Kaj evoluado de turismo akcelis enoficiĝon de superfluaj laborfortoj kaj disvolvon de la 3-a industrio. En 2000, la nombro de turismaj agentejoj estis nur 3, sed nun la nombro jam atingis 32, la nombro de stelonivelaj hoteloj jam atingis 25, la nombro de ĉiĉeronoj superis 400, kaj la jara akcepta kapablo atingis 8 milionojn da homfojoj."

En la kuranta jaro, Yan'an plue organizos turismajn riĉfontojn. Parolante pri la estonta celo, sinjoro Bai Huaijun diris:

"Ni faros pluapaŝan organizon kaj plibonigon de ĉiuj turismaj riĉfontoj. En la lasta jaro, ni ellaboris turisman planon de la urbo Yan'an, plue fortigos trejnon al laborantoj de la fako, kreos pli abundajn produktojn kaj altiros pli da turistoj. Ni planis, ke en 2010, nia akcepta kapablo atingu 10 milionojn da homfojoj kaj la turisma enspezo superu 50 miliardojn da juanoj. Nun, ni klopodas por la celo."

Karaj aŭskultantoj, kiel la sankta loko de ĉina rezolucio Yan'an, per pli kaj pli abundaj turismaj produktoj, estas pli kaj pli multe atentata. Yan'an ĉiam bonvenigas vin. Karaj aŭskultantoj, nun ni finu la programereton, koran dankon pro via aŭskulto!


1 2