• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-20 13:55:40    
Nova esploro de ĉina kampara financa reformado

cri

Kune kun vilaĝa banko, ankaŭ korporacio pri malgrandsuma kredito, nebanka financa establaĵo, kiu nur liveras krediton sed ne akceptas ŝparmonon, aperis en ĉinaj diversaj lokoj, ilia servado celas ankaŭ loĝantojn kaj entreprenojn en la kamparo.

En Pingyao, la gubernio de la ĉina norda provinco Shanxi, multaj vilaĝanoj elektis krediton de korporacio pri malgrandsuma kredito. En loke famaj korporacioj pri malgrandsuma kredito, Rishenglong kaj Jinyuantai, raportisto vidis, ke ofte venas iuj kamparanoj, kiuj petas krediton. Per garantio de aĵoj aŭ aliaj homoj, kamparanoj ofte ricevas monon post 3 tagoj. Vilaĝano Wang Zhongqing sciigis al la raportisto, ke per 50 mil juanoj, pruntitaj el korporacio pri malgrandsuma kredito, li solvis la cirkuladon de kapitalo por bredado de kokoj. Kompare kun vilaĝa kredita kooperativo, li sentis, ke kredito de korporacio pri malgrandsuma kredito estas pli oportuna.

"Ĝia fidindeco estas bona. En la pasinteco ni petis krediton al kredita kooperativo, sed neniam sukcesis."

Antaŭ instalo de vilaĝa banko kaj korporacio pri malgrandsuma kredito, multaj homoj esprimis sian maltrankvilon pri kredita risko en la kamparo. Ili opiniis, ke la koncepto de kamparanoj pri fideneco ne estas forta, tio alportos grandan riskon al rericevo de kredito de financaj establaĵoj. Sed, laŭ la funkcia stato de korporacioj pri malgrandsuma kredito en la provinco Shanxi, ne aperis la malfacilo. Vicĝenerala direktoro de la korporacio pri malgrandsuma kredito sinjoro Guo Tongliang diris:

"Ĝis nun, ni havas du 100%, la unua estas, ke en limdato ĉiuj kreditoj estis rericevitaj, kaj la dua estas, ke en limdato ĉiuj interezoj laŭdate estis rericevitaj."

Specialistoj opiniis, ke vilaĝaj bankoj, korporacioj pri malgrandsuma kredito kaj kamparaj kreditaj kooperativoj estos ĉefaj liverantoj de ĉina kampara kredita kapitalo en la estonta tempo. Ĉi tiuj novaj establaĵoj stimulos kaj gvidos la kamparan financan sistemon.

1 2 3