• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-20 13:55:40    
Nova esploro de ĉina kampara financa reformado

cri

Antaŭnelonge, ankaŭ establiĝis poŝta plasa banko. Ĉi tia banko espereble plibonigos nivelon de kamparana financa servado. Ĉina poŝta plasa banko estas instalita sur la reta bazo de ĉina poŝta sistemo, nun en Ĉinio ekzistas 36 mil negocaj punktoj, interalie preskaŭ 70% sidas en la kamparo. Ĝenerala direktoro de la ĉina poŝta plasa banko sinjoro Liu Andong esprimis, ke oni instalos specialan kamparan financan servan fakon, plivastigos kamparan negocon kaj liveros bonkvalitan financan servadon al kamparaj klientoj.

"Ĉina poŝta plasa banko pluapaŝe sin dediĉos al konstruado de financa serva reto, kiu ligos urbojn kaj la kamparon kaj kovros la tutan landon."

Sed vilaĝaj bankoj, korporacioj pri malgrandsuma kredito kaj poŝta plasa banko alfrontas multajn malfacilojn. Kiel korporacioj pri malgrandsuma kredito, laŭ la nuna politiko, ili nur metis registran kapitalon kiel funkciigan kapitalon por doni krediton, sed ne kiel komercaj bankoj por altiri popolanajn ŝparmonojn kaj per tio sufiĉigi kapitalon, tio bremsis ĝian rapidecon de plivastigo de negoca skalo. La korporacio pri malgrandsuma korporacio Rishenglong en la gubernio Pingyao havas 17 milionojn da juanoj de registra kapitalo, pasis nur 6 monatoj, ĝi jam donis krediton je pli ol 16 milionoj da juanoj. Ĝenerala direktoro de la korporacio sinjoro Liu Weihui diris, ke akciuloj jam refoje investis milionojn da juanoj al la korporacio, sed ankoraŭ ne povas kontentigi bezonon de negoca evoluado. Li esperis, ke la ŝtato povas esplori kaj reguligi koncernan politikon kaj plivastigi fontojn de kapitalo de korporacioj pri kredito.

"Malgraŭ grandeco de nia registra kapitalo, ni ne povas kontentigi la merkatan postulon."

Specialisto esprimis, ke por praktike altigi nivelon de ĉina kampara financa servado, oni devas ellabori koncernajn oportunajn politikojn, stimuli pli da financaj establaĵoj instali branĉojn en la kamparo kaj helpi al ĉi tiuj establaĵoj sufiĉigi kapitalon. Pri tio, sinjoro Liu Mingkang, estro de ĉina banka administra kaj kontrola komitato, diris, ke Ĉinio senĉese reguligos koncernajn administrajn kaj kontrolajn politikojn por subteni kamparan financan evoluadon.

"Nun, retaj punktoj de ĉinaj financaj establaĵoj estas malmultaj, la kovra proporcio malalta, konkurenco nesufiĉa kaj serva efiko malalta. Pri tio, la komitato reguligos la politikon pri eniro de kamparaj bankaj financaj establaĵoj, forte fortigos kaj plibonigos bazan konstruadon de kampara financa servado kaj akcelos kreskon de kovra proporcio de kampara financa servado."


1 2 3