• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-26 09:58:36    
Ĉina supermerkato eniris en "milojn da vilaĝoj"

cri
En la pasinteco cirkulis parolo priskribanta aĉetmanieron de kamparanoj, ĝi estas "En propra vilaĝo oni aĉetas manĝeblan oleon, salon, sojon kaj vinagron; oni devas iri al foiro por aĉeti ĉiutagajn necesaĵojn; kaj por aĉeti grandajn komercaĵojn oni devas viziti magazenon en gubernia urbeto." Ĉi tiu parolo vere montras la staton de manko de komercaj retoj en la ĉina kamparo. En 2005, la ĉina Ministerio pri Komerco funkciigis favoran programon pri stimulo al entreprenoj pri supermerkatoj eniri en la kamparon. Post dujara klopodado, nun en la kamparo troviĝas multaj ĉenaj supermerkatoj, pro tio kamparanoj vere akiris bonaĵon.

En la montregiono de Xianyou, gubernio de la ĉina sudorienta provinco Fujian, sidas vilaĝo Yunfeng. Antaŭe, vilaĝanoj devis veturi al gubernia urbeto ekster 60 kilometroj por ĉiutagaj necesaĵoj. Sed nun, la vilaĝo havas supermerkaton, en la supermerkato troviĝas riĉaj komercaĵoj.

En la supermerkato, raportisto vidis, ke la supermerkato kun pli ol 150 kvadrataj metroj estas hela, sur bretoj vinoj, sekigitaj kaj freŝaj fruktoj kaj malgrandaj elektroaparatoj estas orde metitaj. Vilaĝano Yang Shicai, elektanta komercaĵojn, diris:

"Komercaĵoj ĉi tie estas relative malmultekostaj, ankaŭ la kvalito estas bona, ĉiuj ĉiutagaj necesaĵoj povas esti aĉetataj ĉi tie."

Komercaĵoj ĉi tie estas aĉetitaj kaj dissenditaj de ĝenerala korporacio de livera kaj venda kooperativo de la gubernio Xianyou, tial prezaro estas malpli alta je 5% ĝis 8% ol tiu de privataj butikoj, ankaŭ la kvalito estas garantiita.

Kompare kun privataj butikoj, ĉi tiaj kamparaj supermerkatoj disvolviĝis pro tio, ke supermerkataj entreprenoj etendis detalan reton al la kamparo per la maniero de ĉena administrado kaj unueca dissendo. Multaj kamparaj supermerkatoj povas laŭ postulo de vilaĝanoj liveri servadon de mendo kaj transporto. Krom vendado de ĉiutagaj necesaĵoj, multaj supermerkatoj liveras ankaŭ servadon konforman al kamparanoj, ekzemple vendon de agrikulturaj produktaj materialoj kaj invito de agrikulturaj specialistoj por liveri konsulton al kamparanoj.

Ĉi tia ŝanĝiĝo fontas en merkata programo, akcelita de la ĉina registaro, la programo celas, ke pli multaj kamparanoj povu aĉeti kontentajn komercaĵojn ĉe domo, la ĉina registaro nomis ĝin "merkata programo de miloj da vilaĝoj". Konigante la staton de la programo, Bo Xilai, ĉina ministro pri komerco, diris:

"Ĉi tiu programo celas liveri oportunon al kamparanoj kaj samtempe plivastigi konsumon. La programo jam establis 160 mil supermerkatojn en la tuta lando, en la kuranta jaro la nombro atingos 250 mil kaj kovros 75% de ĉinaj gubernioj. En la lasta jaro, per la programo, kamparanoj plivastigis konsumon je 60 miliardoj da juanoj, kaj en la kuranta jaro povos plivastigi konsumon je 85 miliardoj."

1 2 3