• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-26 09:58:36    
Ĉina supermerkato eniris en "milojn da vilaĝoj"

cri

Laŭ enketo, la konsuma sumo de kamparanoj, kiuj okupas 70% de la ĉina loĝantaro, okupas nur preskaŭ trionon de la tutsocia konsuma sumo. Plivastigo de konsuma postulo, precipe plivastigo de kampara konsuma postulo kaj ŝanĝo de la situacio, ke ekonomio estu altirata ĉefe per investo kaj eksporto, estas la plej grava klopoda punkto de ŝanĝiĝo de ĉina ekonomia strukturo.

En la longa tempo, malgranda enspezo en la kamparo estas la baza kialo influanta altigon de kampara konsuma nivelo. Por plibonigi la vivon de kamparaj loĝantoj, la ĉina registaro jam nuligis agrikulturan imposton, fortigis konstruadon de ŝoseo, trinkakvo, telekomuniko kaj aliaj bazaj instalaĵoj kaj pliigis investon al kamparaj eduko, kulturo kaj higieno. Sekve de montriĝo de efiko de la politikoj, aĉeta kapablo de ĉinaj kamparanoj laŭgrade altiĝis.

Sed, privataj butikoj klare ne povas kontentigi postulon de kamparaj konsumantoj. Cetere, aĉetante komercaĵojn, kamparanoj renkontos falsajn kaj malbonkvalitajn komercaĵojn. Laŭ enketo de la ĉina Ministerio pri Komerco, 74% de kamparanoj havas la travivon pri aĉeto de falsaj komercaĵoj. En ĉi tiu stato, akcelo al urbaj ĉenaj supermerkatoj krei filiojn en la kamparo utilas ne nur al altigo de vivnivelo de kamparanoj, sed ankaŭ al bremso de damaĝo de falsaj kaj malbonkvalitaj komercaĵoj al la merkato.

En la ĉefurbo de Gungxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono Nanning, en la fino de la lasta jaro vilaĝano Lei Jinqing aliĝis en la supermerkata ĉena sistemo pri "miloj da vilaĝoj". Nun lia supermerkato jam estas ŝatataj de samhejmlokanoj. Lei Jinqing diris, ke la registaro donis al li preskaŭ dekmil juanojn por ornamo, samtempe reguligis kanalon de varoj, la butiko instalis specialajn bretojn kaj metis komercaĵojn laŭ speco, nature pliiĝis la negoca sumo.

"Nia ĉiutaga negoca sumo duobliĝis ol antaŭe, antaŭe estis pli ol mil juanoj, sed nun la sumo superis dumil juanojn."

Nun, la plej granda premo antaŭ evoluado de ĉinaj supermerkataj entreprenoj en la kamparo ĝuste estas akiro de profito. Laŭ kalkulo, per sama investo, profito akirita en la kamparo nur estas triono de tiu en urboj. Por grandaj kaj mezgrandaj supermerkataj entreprenoj, en la kamparo komercaj bazaj instalaĵoj estas malfortaj, la negoca kosto alta, ĉi tio bremsas fondon de komercaj retpunktoj en la kamparo.

Parolante pri malfacilo antaŭ evoluado de kamparaj supermerkatoj, asistanto de ĉina ministro pri komerco sinjoro Huang Hai diris:

"La plej granda malfacilo ankoraŭ estas malekvilibra evoluo, en la orienta regiono, ĉiuj vilaĝoj havas supermerkatojn, sed en la okcidenta regiono, la progreso estas malrapida. La dua malfacilo estas, ke nun skalo de entreprenoj, kiuj kreis supermerkatojn en la kamparo, estas malgranda kaj la forto ne estas potenca. Kaj la tria malfacilo estas la problemo de elektroprezo. Elektroprezo por komerco duobliĝis ol tiu por agrikulturo, tial pliiĝis kosto."

1 2 3