Vizitu Forumon

Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio

(GMT+08:00) 2011-04-26 14:40:42

En la jaro 1987, la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio kaj la terakotaj militistoj kaj ĉevaloj de la Maŭzoleo kiel unu tuto estis enlistigita de Unesko en la Katalogon de la Mondaj Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj.

En la ĉina historio, Ying Zheng, nome la Unua imperiestro de Qin-dinastio, estis ambicia suvereno. Li surtroniĝis en la aĝo de 13 jaroj. En l0 jaroj li konkeris la aliajn 6 regnojn, unuigis Ĉinion, kaj fondis la unuan centralizisman feŭdan dinastion Qin (221-206 antaŭ nia erao) en la ĉina historio.

Nelonge post sia surtroniĝo, Ying Zheng komencis konstruigi por si mem maŭzoleon ĉe la piedo de Lishan-monto, oriente de la nuna urbo Xi'an. 720 000 homoj partoprenis en la konstruado, kiu daŭris 37 jarojn. Historiaj libroj notas, ke sur la maŭzoleo estis haloj, dormohaloj, turoj, pordegoj kaj muroj internaj kaj eksteraj. Ili estis ekstreme luksaj. Subtere estis ne nur palacoj kaj sidlokoj de la korteganoj, sed ankaŭ multaj trezoroj. Tie estis riveroj kaj lagoj el hidrargo. La maŭzoleo estis ekipita per multaj kaŝitaj sagpafiloj kontraŭ ŝtelado.

Oni diras, ke antaŭe, kiam kamparanoj tie fosis puton aŭ konstruis tombon, ili ofte vidis "monstron", kiu kaŭzis aŭ subitan disfalon de la tombo aŭ subitan elĉerpiĝon de la putakvo. Foje la "monstro" eĉ staris sur la putmuro, kun larĝe malfermitaj okuloj kvazaŭ rigardantaj la laborantojn.

En marto de 1973, kiam kekaj kamparanoj de Xiyang-vilaĝo de Lintong-gubernio fosis puton je 1500 metroj for de la maŭzoleo, ankaŭ ili vidis la "monstron". Surbaze de tio, ĉinaj arkeologoj malkovris grandan nombron da terakotaj militistoj kaj ĉevaloj subtere de la maŭzoleo. La malkovro elektris la mondon. Oni memoras, ke vidinte ilin, tiama ĉefministro kaj nuna prezidento de Francio s-ro Chirac diris, ke tio estas la 8-a miraklo de la mondo.

La terakotaj militistoj kaj ĉevaloj troviĝas en 3 kavoj. En la loko je 5 metroj profunde sub la tersurfaco, imponas la majesta formacio: La avano konsistas el 3 horizontalaj linioj, po 68 militistoj por ĉiu linio, kun pafarko en la mano kaj sagujo sur la dorso. Tuj post ili estas infanterianoj, 6 militaj ĉaroj kaj 38 kolonoj.

Tio estas grandskala kaj bone aranĝita formacio el avano, ariero, ĉefa taĉmento, aloj, infanterio kaj ĉaroj. La militistoj ĉiuj marŝas kun la vizaĝo al la oriento. La militistoj kaj ĉevaloj estis faritaj laŭ la formo kaj grandeco de veraj homo kaj ĉevalo. Ili portas kun si verajn armilojn.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto