Vizitu Forumon

Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio

(GMT+08:00) 2011-04-26 14:40:42

Arkeologoj diris, ke post esplorado oni konstatis, ke la terakota legio nombras entute pli ol 7 mil militistojn kaj ĉevalojn kun ĉ .l00 ĉaroj, sed ĝis nun, oni elterigis nur 1400. Oni elterigis ankaŭ grandnombrajn armilojn, inkluzive de 2 spadoj, kiuj ankoraŭ brilas kaj tre akras post pli ol 2 mil jaroj subtere.

Oni humure diras, ke la menciitaj terakotaj militistoj kaj ĉevaloj servis kiel gvardio sur la antikva Silka Vojo. Fakte estis vera gvardio de tiu grava vojo, kaj ĝia estro estis Ban Chao el la dinastio Orienta Han. Nun ni iom rakontu pri li.

En la nomita dinastio, la hunoj, unu el la naciminoritatoj de norda Ĉinio, invadis Okcidenton, kaj la Silka Vojo, malfermita de Zhang Qian, estis detruita. La kortego de la dinastio Orienta Han decidis re-malfermi la vojon. Tiu historia misio falis sur la ŝultrojn de Ban Chao, oficiro de la dinastia armeo.

En la jaro 73 post nia erao, laŭ ordono, Ban Chao, komandante 36 subulojn, iris al Okcidento. Dank' al la brava batalado kaj saĝa diplomatia aktivado fare de Ban Chao, tieaj regnoj Shanshan, Yutian kaj Shule forpelis la hunojn kaj denove starigis amikajn rilatojn kun la dinastio Orienta Han.

2 jarojn poste, hunoj denove direktis la lancpinton al tiuj regnoj. Senhelpa, Ban Chaodronis en danĝera pozicio. La kortego permesis al li reveni al la ĉefurbo Luoyang, tamen la tieaj popolanoj ne lasis lin foriri. Tirante la ĉevalon de Ban Chao, popolanoj diris kun larmoj: "Vi, la sendito de Han-imperio, estas intima al ni, kaj vi neniel devas forlasi nin." La sincereco de la popolanoj kortuŝis lin kaj li decidis resti tie.

Ban Chao ekfunkciis kiel sendito de la kortego en la aĝo de 40 jaroj, kaj revenis al la kortego en la aĝo de 70 jaroj. Dum la 30 jaroj, li funkciis kiel diplomato de la dinastio Han en la okcidentaj regnoj, venkis sennombrajn malfacilojn kaj faris gravajn kontribuojn por la sekureco de la Silka Vjo kaj interŝanĝo de ekonomio kaj kulturo inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Ĝuste pro tio, oni memoras lin eĉ post jarmiloj.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto