Vizitu Forumon

Ingaŭgura parolado de Probal Dasgupta en Kopenhago

(GMT+08:00) 2011-07-25 15:24:45

Kritiko de alia speco aŭ alia ĝenro aperos ĉe tiuj inter vi, kiuj preferas pensi al la siaspeca spico de nia karmemora Raymond Schwartz. Tiaj kritikantoj demandos, kial mi do ne elektis pli bonvivecan esprimon kiel ...bongasta. Antaŭ ol la homoj komencos misciti Kalocsay kaj deklami, ke ili kutimas "konstrui neston sed kongrese nesti", mi haste fermas la temon, sinjorinoj kaj sinjoroj!

La kritikantoj senmanke pravas. Tute arbitre mi aforismis, ke Tio, kio ne estas gastama, ne estas Esperanta. Bonvolu permesi, ke por kompensi tiun arbitran elekton de la vidpunkto de la gastiganto mi citu teksteron, kiu klasike prezentas la gastan vidpunkton. George Steiner skribis: "Nenio estas pli beste absurda ol la preteco de homoj brulmurdi aŭ masakri unu la alian en la nomo de nacieco aŭ sub la infaneca sorĉo de iu flago. La civitaneco estas duflanka interkonsento, kiu estas, kiu ĉiam devus esti, submetebla al la kritika repripenso kaj al laŭbezona retiro. Neniu homa civito meritas, ke oni ĝin konservu per gravega maljusto, per seriozega malvero. La morto de Sokrato superpezas la konserviĝon de Ateno. Sendube nenio donas al la historio de Francujo pli da digno ol la preteco de la francoj ĝisiri ĝis la rando de la disfalo de la komunumo, la preteco draste malfortigi la solidarecon de la nacianaro, pro la skandalo Dreyfus... [Kaj nun bonvolu aŭskulti mian kursivigon de la ĉi-sekva frazo:] "Arboj havas radikojn; homoj havas krurojn, per kiuj foriri post konscienca decido diri: Ne." (Steiner 1984: 195-6). ['The cleric of treason', A Steiner Reader. Harmondsworth: Penguin.]

Ne pensu, ke irante de la vortludema Schwartz al tiu ĉi serioza tekstero de Steiner, mi ŝanĝas la temon aŭ la agordon de miaj komentoj. Tiu sama Schwartz ankaŭ aŭtoris la tute seriozan romanon Kiel akvo de l' rivero pri la horora absurdeco de la militado kaj de tiuj naciaj standardoj, per kiuj oni pravigas ĝin. Kaj tiu sama Steiner aliloke montras sin amanto de vortludoj. Tiuj grandaj aŭtoroj, kiuj serioze kritikas la militon, ankaŭ scipovas bone vivi dum la pacaj horoj. Ili scipovas la arton bone amuzi sin mem kaj la aliajn en tiu gasta spaco, kiun gajigas ĉies bonhumoro. Ne temas pri fakultativa kromfakto: la kunesta gajemo konsistigas la gastamon.

Sinjorinoj kaj sinjoroj, la gastamo mem estas la fundamenta arto de nia komunumo. Tiun arton modele praktikas miloj da sennomaj gastamantoj tra la tuta geografio kaj historio de Esperantujo. Ili ne verkas predikojn aŭ romanojn aŭ kongresajn paroladojn, sed ili konsistigas Esperantujon. Se vi permesos al mi unu vortludon, temas pri …gastonomia arto; praktikas ĝin ne nur la regalemaj gastigantoj sed ankaŭ la ĝissate manĝantaj gastoj. Ĉi ties bongasta evidentigo de sia ŝato de bongusta kuiraĵo inde sekvas la gastigan movimenton; nur tiel kompletiĝas la simfonio de la gastamo.

Ni ofte kaj prave emfazas diversajn sciencajn argumentojn, per kiuj ni pledas por racia traktado de la lingva sfero. Tamen, por ke renkontiĝu "homoj kun homoj" kaj kreiĝu la volo aranĝi raciajn solvojn, devas forte aŭdiĝi la voĉo de la koro. Tiun voĉon fortigas antaŭ ĉio la gastama arto. Ekzistas neniu momento, en kiu ni povus provizore ĉesigi la gastamadon; tia ĉeso signifus, ke la komunumo ĉesus spiri.

Ĉi tiuj paroloj pri la arto aspektos malekvilibraj, se mi kontentigos min per unusola ekzemplo, vjetnama, de la homa kulturo. Por ke ni estu kopenhage ekvilibraj, permesu al mi tuj reliefigi ekzemplojn nordajn. Ĉi tiuj ekzemploj ankaŭ montros, ke mi ne prezentas al vi bizare personan interpreton de la aktuala stato de nia interna ideo.

Katalin Kováts faris pri Vincent Van Gogh brilbrilan prezenton en 2008; la ĉeestantoj ĝin recenzis kiel la plej vervan prelegon, kiun ili iam aŭdis. Humphrey Tonkin, komence fakulinte pri la renesanca angla literaturo, dum kelkaj jardekoj energie okupiĝis pri sciencaj esplorado kaj esplorigo; sed dum sia tuta laborvivo li senhalte produktis kaj produktas gemojn de la elŝekspira tradukarto. La ekzemploj de Tonkin kaj Kovats montras la konscion ĉe niaj pintaj agantoj, ke la konstanta okupiĝado pri la arto estas por Esperantujo same esenca kiel la spirado.

Mi komencu resumi, sinjorinoj kaj sinjoroj. Ne sufiĉas senĉese paroli pri nia rakonto: ni devos verve vivi ĝin en nia ĉiutaga gastamo inter esperantistoj, kiu brakumas ankaŭ aliajn, ĉar ĉiuj homoj estas potencialaj esperantanoj. Tiel ni ekzemplos la arton de la gastamo en ĉiu nia spiro. Se krome iuj el ni restos en tonkine aŭ kovatse konstanta kontakto kun la senmortaj majstroj de la homa arto, tio des pli riĉe spronos la krean impulson ĉe ĉiuj anoj de nia bunta komunumo. La efikoj de tia riĉiĝo videblos en la plusvaloro, kiun niaj tradukantoj manifestados en siaj esperantigoj.

Ne restos tiam nur belvortaĵo tiu aforismo, ke tio, kio ne estas gastama, ne estas Esperanta. Estos tute klare videble, ke kiam ajn teksto tradukiĝas el etna lingvo en Esperanton, ĝi envenas en tiun unikan konversacion inter konversacioj, kiu ikone praktikas la komune-homan arton de reciproka gastado. Tiel ni daŭrigos nian laboron renversi la malekvilibron en la traduka trafiko, kaj nian agadon sur aliaj terenoj de tiu interŝanĝado de kultureroj, kiu plej daŭropovige nutras la tagordon de la monda paco.

Dankon pro via atento.

(el libera folio)


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto