Vizitu Forumon

Prelego en UK -- Pasinteco kaj estanteco de EPĈ

(GMT+08:00) 2011-07-28 18:52:59

Bonan tagon, karaj legantoj!

Mi kore bonvenigas vin al nia kunsido. La revuo El Popola Ĉinio travivis jam 61 jarojn. Ĝi naskiĝis nur kelkajn monatojn post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Eble iuj miras, kial la revuo de "malgranda lingvo" povas vivi tiom longe. Ni atribuas tion unue al avantaĝoj de la Esperanta revuo mem, ke Esperanto havas mirindan vivipovon. Ĝi kiel lingvo neŭtrala kaj facile lernebla havas superecon ol la naciaj lingvoj. Dank' al la neŭtraleco ĝi renkontis neniun limigon de nacieco en sia disvastiĝo kaj sekve de tio esperantistoj troviĝas en ĉiu parto de la mondo, kaj la revuo havas grandan spacon de disvastiĝo. Krome ni atribuas la sukceson de El Popola Ĉinio ankaŭ al la ĉina registaro. Komence de la 20-a jarcento Esperanto enkondukiĝis en Ĉinion kaj akiris subtenojn de Cai Yuanpei, Lusin, Hujucz, Bakin, Chen Duxiu kaj aliaj eminentaj intelektuloj. Dank' al ili Esperanto rapide disvastiĝis en Ĉinio kaj faris elstaran kontribuon al la socia evoluo. Post naskiĝo de la Ĉina Popola Respubliko ĝiaj gvidantoj gravigis la rolon de Esperanto en internacia komuniko kaj forte subtenis Esperanto-movadon. La registaro establis ankaŭ Esperanto-Sekcion de Ĉina Radio Internacia krom EPĈ kaj financas la Ĉinan Esperanto-Ligon. Tiusence Ĉinio meritas esti la monda modelo de apliko kaj disvastigo de Esperanto.

Nelonge post sia naskiĝo la Esperanta revuo EPĈ fariĝis la ponto inter la ĉina kaj alilandaj popoloj. Pro riĉaj enhavoj kaj bela aspekto ĝi estis ŝatata de diverslandaj legantoj kaj distribuita al 157 landoj kaj regionoj. Depost kiam Ĉinio komencis la politikon de reformado kaj pordomalfermo ĝi ĉiuflanke kaj sisteme konigis Ĉinion kaj Esperanto-movadon ĉinan kaj internacian, atingis gravajn sukcesojn kaj ludis apartan rolon en la internacia komuniko. Pro rapidiĝo de la reformado kaj pordomalfermo kaj la ekonomia disvolvo la internacia kontakto de Ĉinio fariĝis pli ofta, kaj pro tio EPĈ ŝanĝis sian strategion por akomodiĝi al la nova situacio kaj kontentigi novajn postulojn de la legantoj. Tiam ĝiaj enhavoj ampleksas preskaŭ ĉiujn kampojn de la ĉina socio, inkluzive de politiko, ekonomio, edukado, kulturo, sciencoj kaj tekniko, historio kaj geografio, urboj kaj vilaĝoj, ĉiutaga vivo de la popolo kaj religia kredo. Estas simpla vero: Senvaloraĵoj ne povas longe ekzisti. De la naskiĝo de la lingvo, sennombraj esperantistoj konvinkas per la praktiko la homojn pri ĝia valoro. EPĈ estas unu el ili.

Ĉi tie mi dankas niajn legantojn. La faktoj pruvis, ke ili ne estas ordinaraj legantoj, la interrilatoj de la legantoj kun la revuo kaj ĝiaj redaktoroj ne estas ordinaraj. Tiaj interrilatoj estis klare eksplikitaj de nia kroata leganto en la letero: "Via revuo ne estas nur ĉina. Ĝi helpas al ĉiuj legantoj senti apartenon al la internacia Esperanto-komunumo. Imagu la sperton, kiam mi renkontas iun nekonatan vojaĝanton en aŭtobuso, kiu foliumas El Popola Ĉinio. Mi ne sentas ke li legas ĉinan revuon, sed ke li rilatas al la aferoj al kiuj ankaŭ mi apartenas." Tia letero ne estas unika. Kial ili tiel diris? Esperantistoj facile komprenas, ke la afero, por kiu ni batalas, estas komuna, kaj ni estas kunbatalantoj por la nobla idealo. Laŭ tia klarigo, Esperanta revuo ŝatata de la legantoj nature ne havas landlimon.

En la jaro 2000 la papera revuo konvertis sin al la reta. Tamen ĝi heredis tion, kion ĝiaj antaŭuloj postlasis, t. e. la principo servi per multflankaj aktualaj informoj al la legantoj, ke ili havu klaran bildon pri Ĉinio kaj profundan komprenon al la ĉina popolo, kaj per tio enradikigi intiman amikecon inter ili.

Iuj esperantistoj bedaŭris la morton de la papera EPĈ, kaj iuj aplaŭdis, ke la redakcio de EPĈ ŝanĝis sian strategion en ĝusta tempo. Mi pensas, ke tiu ĉi paŝo estas tre grava kaj antaŭvida respondo al rapida disvolviĝo de la informa tekniko, kiu renversis multajn tradiciojn de la homaro. Surbaze de la interreta tekniko la reta EPĈ liveras al la legantoj ne nur fotojn kaj tekstojn, sed ankaŭ multmediajn raportojn, inkluzive videajn, kaj servas kiel la platformo de esperantistoj, ĉiu povas esti kaj leganto kaj raportisto. Tio ja estas la tendenco. Kelkaj el niaj programoj restas en la provo, tamen ili estas senprecedencaj en Esperantujo. Mi kredas, ke novaj funkcioj de video, podkasto, blogaro, forumo, afiŝejo, elektronika libro ktp aperos en nia retejo. Ni kontentigos malsamajn postulojn de la legantoj kaj ebligos interaktivecon inter la legantoj kaj la redaktistoj. Elektronikaj poŝlegiloj jam renversis la tradician lego-manieron. Estontece oni povos legi nian revuon per la poŝlegilo en la lito same kiel legi la paperan.

Niaj teknikistoj jam enretigis la pasintajn numerojn de EPĈ. Iusence, ke ili jam fariĝis elektronikaj libroj. Tamen nun nur ni, laborantoj de EPĈ, povas eniri en la paĝaron de la arkivo de la malnovaj numeroj por konsultado.

Dum la jaroj inter 2005 kaj 2010 ni eldonis ses paperajn numerojn de EPĈ. La numero 2005 priskribis ankaŭ la popularecon de fabeloj de Hans Christian Andersen en Ĉinio krom la 89a UK-o; la numero 2007 havis la temon pri Qinghai-Tibeta Fervojo, la plej longa altebenaĵa fervojo en la mondo; en 2008 ni eldonis du numerojn, unu pri la 29aj Olimpikoj, kaj la alia pri la 17a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio; en 2009 la Ĉina Popola Respubliko festis la 60an datrevenon de sia fondiĝo, kaj ni redaktis specialan numeron omaĝe al la jubileo; kaj la plej freŝa numero estis eldonita por la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en 2010. Ni planas enŝuti la ses numerojn en nian retpaĝaron por ke vizitantoj libere elŝutu ilin.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto