La 21-an de februaro, speciala delegito de la ĉina registaro pri la darfura problemo Liu Guijin, kiu vizitas Brition, diris, ke la ĉina registaro ĉiam pledas por solvi la politikan kontraŭdiron per egala dialogo, pacienca interkonsiliĝo kaj intertraktado en la darfura problemo.
En la gazetara konferenco okazinta en Londono tiutage, Liu Guijin esprimis, ke Ĉinio ne aprobas solvi regionan konflikton per premodono aŭ deviga formo, la ĉina registaro sekvas la bazan principon de respekto al suvereneco kaj teritoria integreco de Sudano.
Liu Guijin diris, ke la ĉina registaro jam faris multe da laboro por solvi la darfuran problemon. En la Pekina Pinta Konferenco de la Ĉina-Afrika Forumo kaj vizito al Sudano en la pasinta februaro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao dufoje intervidiĝis kun sudana prezidento Omar Hassan Ahmed al-Bashir. Dank' al komuna klopodo de Ĉinio kaj la internacia socio, la sudana registaro akceptis aranĝon de miksa pacprotekta trupo kaj la Sekureca Konsilio de UN aprobis la rezolucion n.1769, tiel la darfura problemo suriras ĝustan trakon. Li diris, ke nun pionira trupo sendita de la ĉina registaro jam parte atingis Darfuron kaj faras efikan laboron tie, kaj estas alte laŭdita de UN. Ĉinio ankaŭ liveras multe da humanisma disvolva helpo al Sudano.
Cetere, Liu Guijin ankaŭ montris, ke estas tute senbaze rilatigi la darfuran problemon kun Pekinaj Olimpikoj. Li diris, ke estas tre danĝere politikigi la Olimpikojn. |