china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Liu Guijin emfazis ke humanisma helpo de Ĉinio al darfura regiono havas nenian aldonan kondiĉon
(GMT+08:00) 2008-02-26 10:28:15

La 25-an de februaro en sudana ĉefurbo Kartumo, speciala delegito de ĉina registaro pri darfura problemo Liu Guijin emfazis, le la humanisma helpo liverata de la ĉina registaro al darfura regiono havas nenian aldonan kondiĉon.

Ĉeestante al subskriba ceremonio de la lasta helpa materialo de Ĉinio, Liu Guijin diris, ke la ĉinaj registaro kaj popolo esprimas simpation al suferado de la popolo de la darfura regiono kaj la helpo al tiu regiono havas nenian aldonan kondiĉon.

En la ceremonio, ankaŭ sudana ministro pri humanismaj aferoj Harun Run Rual dankas la ĉinan registaron pro la helpo kaj laŭdas, ke la helpo de Ĉinio havas nenian politikan kondiĉon.

Vizitante la Kartuman Rafinan Limigitan Kompanion, Liu Guijin refutis absurdajn vortojn de okcidentaj landoj pri kunlaboro inter Ĉinio kaj Sudano pri petrolo. Liu Guijin diris, ke dank' al kunlaboro de tiuj du amikaj landoj pri energio, Sudano jam estas la plej rapide disvolviĝanta lando de Afriko, la ekonomia kreska rapideco de la pasinta jaro estas 11% kaj tiu de 2006 estas 9%. La kunlaboro inter Ĉinio kaj Sudano pri petrolo estas travidebla, reciproke utila kaj neekskluziveca.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
Darfuro
v Ĉina delegito eksplikis ĉinan starpunkton pri darfura problemo 2008-02-22 15:55:19
v Ĉina speciala delegito pri darfura problemo vizitos Brition kaj Sudanon 2008-02-19 17:50:11
v UN, Afrika Unio kaj Sudano subskribis interkonsenton pri pozicio de pacprotekta trupo en Darfuro 2008-02-15 10:14:16
v Miksa pacprotekta trupo de UN kaj Afrika Unio oficiale transpreni pacprotektan taskon en Darfuro 2008-01-01 16:11:36
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040