Tagmeze de la 17-a de marto, laŭ la loka tempo, okazis unua konferenco de nova Nacia Asembleo de Pakistano.
Nove elektitaj 328 parlamentanoj de Nacia Asembleo ĵure enoficiĝis en la konferenco tiutage. Eksiĝonta prezidanto de Nacia Asembleo Chaudhry Amir Hussain prezidis la konferencon.
Antaŭ la enoficiĝa ceremonio ĉiuj ĉeestantoj silentis 1 minuton por memori al eksa pakistana ĉefministro kaj eksa prezidanto de Pakistana Popola Partio Benazir Bhutto murdita en la lasta jaro. Koalicia prezidanto de Pakistana Popola Partio Asif Zardari neĉeestinta al la elektado kaj gvidanto de Pakistana Islama Ligo-Nawaz Sharif ĉeestis al la konferenco kiel aŭskultantoj. |