Laŭ konigo de sinjoro Fan Baoliang profesoro de historia fako de Lanzhou-a Universitato, kiu faras esploron de la tibeta nacieco ekde la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, "Liangzhou-a Interparolo", la grava historia evento atestas tion, ke Tibeto estas neapartigebla parto de la ĉina teritorio.
Fan Baoliang diris, ke la ĉina longtempa historio estas fondita de ĉinaj diversaj naciecoj. Sukceso de "Liangzhou-a Interparolo" fare de tribestroj de la mongola nacieco kaj la tibeta nacieco en la jaro 1247 estas atesto, ke tiuj du naciecoj faris signifoplenan kontribuon por antaŭenpuŝi solidarecon kaj unuiĝon de la ĉina nacio kaj kune fondis la historion de la patrolando. |