La 6-an de majo, "Renmin Ribao" publikigis arikolon, montrante, ke "tibeta problemo" estas suvereneca problemo.
La artikolo diras, ke antaŭ nelonge parolante pri la tibeta problemo, la Dalai-kliko esprimis iri "mezan vojon". La enhavo kaj esenco de tiu vojo estas "sendependigo de Tibeto" kaj secesigi Tibeton el Ĉinio.
La artikolo diras, ke la "meza vojo" inkludas du signifojn, la unua estas "granda tibeta regiono" kaj la dua, "alta aŭtonomeco". La tiel nomata "granda tibeta regiono" estas kunigi tibetnaciecajn regionojn en Tibeto, Qinghai, Gansu, Sichuan kaj Yunnan de Ĉinio kaj establi neniam ekzistintan "granda tibetnacieca aŭtonoma regiono", kiu okupas kvaronon de la totala teriotorio de Ĉinio. "Alta aŭtonomeco" postulas, ke la centra registaro ne garnizonigu armeon en Tibeto kaj Tibeto tenu diplomatiajn rilatojn kun aliaj landoj aŭ internaciaj organizoj. Do la "meza vojo" esence ŝanĝos leĝan statuson de Tibeto apartena al Ĉinio kaj neos suverenecon de la ĉina registaro al Tibeto. |