china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Hu Jintao intervidiĝis kun kvar japanaj eksĉefministroj
(GMT+08:00) 2008-05-09 09:17:27

La 8-an de majo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao matenmanĝis kune kun japanaj eksĉefministroj Yasuhiro Nakasone, Toshiki Kaifu, Yoshiro Mori kaj Shinzo Abe kaj faris afablan kaj amikan interparolon kun ili.

Hu Jintao montris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio estas unu el plej gravaj duflankaj rilatoj. Nun la dulandaj rilatoj jam superis duflankan sferon kaj havas regionan kaj tutmondan influon. Tio postulas, ke la du flankoj devas serioze konsideri kaj projekti la estontecon de la dulandaj rilatoj sur strategia nivelo kaj laŭ longtempa konsidero. Ĉinio volas klopodi kune kun Japanio por akceli strategie reciprokan konfidon, profundigi reciproke utilajn kunlaborojn, vastigi homan interfluon, antaŭenpuŝi prosperigon de Azio, trakti tutmondajn defiojn kaj kune antaŭenpuŝi la strategiajn reciproke utilajn rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio.

Yasuhiro Nakasone esprimis, ke la 4-a politika dokumento subskribita de la du landoj estas programo gvidanta disvolviĝon de la dulandaj rilatoj kaj havas gravan signifon. Ĝia kerno estas ĝuste rigardi la historion kaj fronti al la estonteco.

Shinzo Abe esprimis, ke reciproka vizito de la dulandaj gvidantoj havas gravan signifon al plibonigo kaj disvolvo de la rilatoj inter la du landoj, tio utilas al stabileco de la dulandaj rilatoj kaj antaŭenpuŝo de la strategiaj reciproke utilaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. Oni esperas teni tiun tendencon.

La 4 eksĉefministroj donis bondeziron al plena sukceso de la Pekinaj Olimpikoj.

Posttagmeze de tiu tago, Hu Jintao intervidiĝis kun Daisaku Ikeda, honora prezidanto de japana Soka Gakkai. Vespere, Hu Jintao intervidiĝis ankaŭ kun laborantoj de ĉina ambasadorejo en Japanio kaj reprezentantoj de ĉinaj entreprenoj, elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj kaj studentoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
Varmprintempa
v (foto)Hu Jintao intervidiĝis kun ĉefaj gvidantoj de japanaj partioj 2008-05-08 09:32:41
v Ĉinio kaj Japanio publikigis komunan deklaron pri ĉiuflanka antaŭenpuŝo de strategiaj reciproke utilaj rilatoj 2008-05-08 09:20:55
v (foto) Hu Jintao intervidiĝis kun japana mikado kaj interparolis kun japana ĉefministro 2008-05-07 19:11:59
v Diverslandaj amaskomunikiloj pozitive taksis "Varmprintempan Vojaĝon" 2008-05-07 17:14:10
v (foto)Hu Jintao intervidiĝis kaj interparolis respektive kun japanaj mikado kaj ĉefministro 2008-05-07 10:46:05
v (foto)Hu Jintao interparolis kun japana ĉefministro Fukuda Yasuo 2008-05-07 10:34:21
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040