La 10-an de majo, Ĉina Unua Junulara Delegacio finis la viziton kaj revenis al Ĉinio. Vicdelegaciestro kaj direktoro de internacia kontaktiĝa departemento de la Centra Komitato de la Komunisma Junulara Ligo Ni Jian esprimis, ke la vizito gajnis plenan sukceson, kaj esperas, ke per la ŝanco de vizito de Hu Jintao al Japanio la interfluo de junuloj de Ĉinio kaj Japanio eniros en plej bona periodo.
Dum 7-taga vizito, la delegacio aŭskutis prelegon de ĉina prezidanto Hu Jintao en Waseda Universitato kaj ĉeestis al inaŭguro de Amika Interflua Jaro de Junuloj de Ĉinio kaj Japanio okazinta en Japanio. La delegacio ankaŭ vizitis japanan Ministerion pri Eksteraj Aferoj kaj Toyotan Aŭtan Limigitan Korporacion. Ili faris ampleksajn interfluojn kun japanaj junuloj en diversaj rondoj.
Pro la interfluo pliiĝas la amikeco inter junuloj de Ĉinio kaj Japanio kaj profudiĝas la sento de la du flankoj. |