Posttagmeze de la 10-a de majo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao finis 5-tagan ŝtatan viziton al Japanio kaj revenis al Ĉinio.
Dum la vizito, Hu Jintao ĉeestis al la bonveniga ceremonio okazigita de japana mikado Akihito kaj faris interparolon kun japana ĉefministro Fukuda Yasuo. La du flankoj subskribis 4-an ĉina-japanan politikan dokumenton kun la titolo Komuna Deklaro inter Ĉinio kaj Japanio por Amplekse Antaŭenpuŝi Strategiajn Reciproke Favorajn Rilatojn. Li ankaŭ faris prelegon en Waseda Universitato. |