Post kiam okazis 7, 8-grada tertremo en Wenchuan, gubernio de ĉina provinco Sichuan, ĉinaj diversaj lokoj helpas la plagitan regionon per diversaj metodoj.
En la 14-a de majo, ĉina municipo Tianjin urĝe sendis al Sichuan 20 ambulancojn. Ĉina nordorienta provinco Liaoning tiutage ekspedis kuracan grupon kun 120 homoj. Ĉina sudorienta provinco Fujian donis monkontribuon je 5 milionoj da juanoj kaj pretas transporti grandan kvanton da materialoj al la plagita regiono. Diversaj socitavoloj de ĉina norda provinco Shanxi donis monkontribuon je 90 milionoj da juanoj al la plagita regiono.
|