Laŭ konigo de Oficejo de Sichuan-provinco pri Eksteraj Aferoj, ĝis nun neniu fremdlandano, hongkongano kaj aomenano mortis en la tertremo en Wenchuan.
Laŭ statistiko, ĝis la 10-a horo de la 23-a de majo, post plenforta serĉado, 454 homoj venintaj el Usono, Britio kaj aliaj 19 landoj estis savitaj kaj translokigitaj al sekura loko.
Laŭinforme fremdlandaj ambasadorejoj en Ĉinio kaj fremdlandaj amaskomunikiloj esprimis aprobon pri la urĝa savado al fremdlandaj civitanoj kaj samlandanoj el Hongkong kaj Aomen fare de la ĉina registaro post la tertremo en Wenchuan. |