En la lastaj tagoj, ĉindevenuloj kaj ĉinaj elmigrintoj en Meksikio, Kosta-Riko kaj Federacio de Arabaj Emirlandoj sinsekve faris monkontribuon por plagitaj samlandanoj en tertremo.
La 27-an de majo, Federacio de Asocioj de Ĉindevenuloj kaj Ĉinaj Elmigrintoj en Meksikio transdonis la duan monkontribuon je 24 000 usonaj dolaroj al ĉina ambasadorejo en Meksikio.
La 29-an de majo, Federacio de Asocioj de Ĉindevenuloj kaj Ĉinaj Elmigrintoj en Kosta-Riko transdonis monkontribuon je 24 000 usonaj dolaroj al ĉina ambasadorejo en Kosta-Riko. Post la forta tertremo en Wenchuan, ĉindevenuloj kaj ĉinaj elmigrintoj en Kosta-Riko monkontribuis sume je 100 000 usonaj dolaroj por tertreme plagita regiono.
|