china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Internacia socio plue helpas tertreme plagitan regionon en ĉina provinco Sichuan
(GMT+08:00) 2008-06-05 16:48:22

La 4-an de junio, la nepala registaro, la registaro de Federacio de Arabaj Emirlandoj, montenegra Ruĝa Kruco, Kylin TV kaj la pollanda Ministerio pri Nacidefendo kontribuis monon aŭ materialojn al tertreme plagita regiono en ĉina suda provinco Sichuan.

Madhu Raman Acharya, sekretario de la nepala Ministerio pri Eksteraj Aferoj, tiutage transdonis al Zheng Xianglin, ĉina ambasadoro en Nepalo, monkontribuon je 100 000 usonaj dolaroj. Madhu Raman Acharya esprimis, ke Nepalo, kiel bona najbaro de Ĉinio, decidis monkontribui por tertreme plagita regiono de Ĉinio kaj liveri subtenon por kontraŭtertrema savado kaj posttertrema rekonstruado.

Khalifa Bin Zayed Al Nahyan, prezidento de Federacio de Arabaj Emirlandoj, tiutage deklaris, ke la federacio liveros al Ĉinio monon je 50 milionoj da usonaj dolaroj por ĉina posttertrema rekonstruado.

Intervidiĝante kun Li Manchang, ĉina ambasadoro en Montenegro, ĝenerala sekretario de montenegra Ruĝa Kruco decidis plue liveri monon kaj tendojn, litkovraĵojn kaj kontraŭpluvajn jakojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
tertremo
v 166 landoj kaj 16 internaciaj organizoj liveris helpon 2008-06-05 11:06:54
v (foto) Pliiĝas ebleco por digo-rompiĝo de dragado de lageto en Tangjiashan 2008-06-05 10:51:52
v Komenciĝas memsavado en regionoj plagitaj de tertremo 2008-06-05 10:43:58
v Ĉinaj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj plue monkontribuas al katastrofejo en Sichuan 2008-06-03 09:18:14
v Internacia socio plue liveras helpon al katastrofejo en Sichuan 2008-06-03 09:10:18
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040