De la lastaj tagoj, la internacia socio plue liveras helpon al katastrofejo en Sichuan-provinco.
La 2-an de junio, 2 rusaj transportaj aviadiloj portantaj materialojn flugis al Sichuan.
Vespere de la 2-a, 400 tendoj liveritaj de la japana registaro atingis la urbon Chengdu. 800 tendoj atingos Sichuan en venontaj kelkaj tagoj.
La 2-an, pakistana kaŝmira registaro monkontribuis 170 mil usonajn dolarojn kaj 1 500 tendojn.
Samtage korea eksterafera ministro Pak Ui Chun esprimis bondeziron, ke gvidata de Komunista Partio de Ĉinio la ĉina popolo certe venkos la katastrofon. |