De la lastaj tagoj, ĉinaj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj en Indonezio, Kamboĝo, Germanio kaj Nov-Zelando per diversaj manieroj plue monkontribuas al la katastrofejo en Sichuan-provinco.
La 2-an de junio, prezidanto de Ĉindevenula Asocio en Indonezio kaj respondeculo de Indonezia Ruĝa Kruco Huang Yinhua kaj lokaj ĉinlingvaj ĵurnaloj kune iris al ĉina ambasadorejo en Indonezio kaj transdonis al ĝi 3,38 milionojn da juanoj de renminbi por helpi la katastrofejon.
Posttagmeze de la 31-a de majo, prezidanto de Taiwan-a Komerca Asocio en Kamboĝo Jiang Yongxing donis 32 mil usonajn dolarojn al ĉina ambasadorejo en Kamboĝo. |