La 6-an de junio, proparolanto de Infana Fonduso de UN Veronique Taweau alte taksis la penadon fare de la ĉina registaro por ke la lernantoj en plagitaj lokoj revenu al lernejoj.
Tiutage Taveau diris en gazetara konferenco okazinta en Ĝenevo, ke en la situacio, ke troviĝas multe da malfaciloj en kontraŭkatastrofa laboro kaj rekonstruado, la ĉinaj registaro, entreprenoj kaj volontuloj kune faras penadon kaj privilegie aranĝas infanojn kaj establis provizorajn lernejojn en tendoj. Tia agado profunde impresis la oficistojn de la Infana Fonduso en Ĉinio.
Taveau diris ankaŭ, ke rekonstruado de lernejoj estas metita en plej grava loko de la ĉinaj diversnivelaj registaroj. Tamen nun la eduka departemento ankoraŭ vizaĝas al malfaciloj pri manko de tendoj, instruiloj kaj tiel plu. |