En la 9-a de junio, altaj lernejoj en trafitaj lokoj de Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, rekomencis havi lecionojn. Sichuan-a Konstrua Profesia Teknika Instituto de urbo Deyang, fariĝis la unua lernejo, kiu rekomencis havi lecionojn.
Laŭ konigo, post la tertremo, la Sichuan-a Konstrua Profesia Teknika Instituto enketis la detruitan situacion en la instituto kaj trovis, ke krom la aktivada centro de instruistoj kaj unu loĝdomo de studentoj estis serioze detruitaj, aliaj konstruaĵoj de la instituto ankoraŭ bone funkcias. En la 9-a de junio, studentoj kaj instruistoj de la instituto oficiale rekomencis havi lecionojn.
Laŭ konigo, ĉar post la tertremo, la instituto jam ĉesigis lecionojn preskaŭ unu monaton, do, en la venontaj tagoj, semajne la studentoj lernos 6 tagojn. |