Antaǔtage ĉina Ministerio de Loĝdomoj kaj Konstruado de Urboj kaj Vilaĝoj esprimis, ke ĝi organizos restarigon de normala funkciado de turismaj vizitindejoj posedantaj la kondiĉojn de sekura turismado en la tertreme plagitaj regionoj.
La Ministerio de Loĝdomoj kaj Konstruado de Urboj kaj Vilaĝoj donis avizon, postulante, ke tiuj turismaj vizitindejoj kun bonaj kondiĉoj, kiuj suferis malgrandan perdon en la tertremo, kiel eble plej frue malfermiĝu al la publiko. La nomita ministerio precipe emfazis, ke koncernaj departementoj devas bone aranĝi turismajn itinerojn kaj atente fari kontrolajn laborojn por la sekureco de diversaj instalaĵoj. |