La plej supera ŝtatpotenca institucio de Ĉinio, Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio ekzamenos raporton de Ŝtata Konsilantaro pri posttertrema savado kaj postkatastrofa rekonstruado de Sichuan en la fino de junio.
Laŭ informo el kunveno de membroj de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio en la 16-a de junio, la tria kunveno de la Konstanta Komitato de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio okazos de la 24-a ĝis la 26-a ĉimonate. Krom la menciita tagordo, la kunveno diskutos kaj ekzamenos skizon de regula projekto de centra buĝeto kaj skizojn de amendoj de "Leĝo pri Ŝtata Proprieto", "Leĝo pri Cirkulebla Ekonomio" kaj "Leĝo pri Brulestingo" kaj diskute sankcios Konvencion pri Handikapulaj Rajtoj kaj aliajn internaciajn konvenciojn. |