Laǔ publikigo de Novaĵ-Oficejo sub ĉina Ŝtata Konsilantaro, ĝis la 12-a horo de la 22-a de junio, la tertremo de Wenchuan de Sichuan jam kaǔzis morton de 69 181 homoj, 374 171 homoj vundiĝis kaj 18 522 perdiĝis.
Ĝis la 12-a horo de la 22-a de junio, la tuta lando ricevis monon kaj materialojn kontribuitajn de en- kaj ekster-landaj diversaj rondoj valorajn je 46 miliardoj kaj 600 milionoj da juanoj, la mono kaj materialoj senditaj al la plagitaj lokoj valoras je 15 miliardoj kaj 600 milionoj da juanoj.
Ĝis la 12-a horo de la 22-a de junio, diversnivelaj registaroj de Ĉinio investis pli ol 54 miliardoj kaj 300 milionoj da juanoj al kontraǔkatastrofa savado. |