Vespere de la 28-a de januaro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao atingis Perlinon kaj komencis oficialan viziton al Germanio. Tio estas lia tria vizito al Germanio kiel ĉina ĉefministro. Li diris en la skriba parolo en la flughaveno, ke oni kredas, ke la vizito antaŭenpuŝos partnerajn rilatojn kun tutmonda respondeco inter la du landoj.
Antaŭ vizito al Germanio, Wen Jiabao vizitis Svislandon kaj ĉeestis al la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo de 2009. Li alvokis, ke la internacia socio venku la krizon per konfido, kunlaboro kaj respondeco.
Dum la vizito al Svislando, li interparolis kun prezidanto de svislanda Federacio Hans-Rudolf Merz kaj decidis starigi esploron pri praktikeco de liberkomerca regiono de la du landoj en la duona duonjaro de 2009 kaj subskribis novan duflankan investan protektan interkonsenton. |