La 30-an de januaro, en Bruselo, la ĉefstabejo de EU, ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris interparolon kun prezidanto de Komitato de EU Jose Barroso.
Interparolante kun Barroso la du flankoj esprimis alte atenti la rilatojn inter Ĉinio kaj EU laŭ tutgloba kaj strategia alteco. Wen Jiabao emfazis, ke pro la financa krizo fortigo de kunlaboro kaj komuna forigo de malfacilo estas kerna tasko de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU.
La delegitoj de Ĉinio kaj EU subskribis 9 kunlaborajn interkonsentojn tiutage.
Barroso esprimis, ke subskribo de la 9 kunlaboraj interkonsentoj atestas senĉesan disvolviĝon de la rilatoj inter EU kaj Ĉinio. La du flankoj havas fidon por pluapaŝe intimigi kaj profundigi la rilatojn.
|